resaniĝas. Ŝia rigardo estas vigla. La sango pli ofte per purpuro la vizaĝon vivigas. La dorso de Macedona ankaŭ pli rekta fariĝis. Malpli ofte li palpebrumis la okulojn. En la bieno pli aŭdebla estas lia voĉo. En deputitojn de l’urba Soveto li trafis. En la deputitlisto plennome oni skribis: Aleksandro Elizaroviĉ Macedona. En la patronomon eraro enŝoviĝis. Nu, kio do! Aleksandroj Macedonaj pluraj mankas, aliel oni ne mokus tiel pli antaŭe. Sekve, li estas. Kaj ĉu oni povas memori nun: ĉu Elizaryĉ, ĉu Eŭdokimyĉ? Negranda li estas birdo; kvankam aliel, sed oni ekestimis lin!
En ĵurnalo sian nomon presita li vidis, unuafoje li tutvigliĝis. Ĉiam modestece li haron al haro estis sur la kapo glatiganta. Kaj nun kun la ĵurnalo li hejmen alkuris: la haroj diversflanken, la frunto malseka. En la okuloj ĉu timo, ĉu proĝoja stultiĝo. La edzino ektimis:
— Oni batis vin, ĉu?
— En la Soveton, Anjo, oni elektis min. Jen rigardu! Oni enpresis: Aleksandro Elizaroviĉ Macedona. Tio estas, necesus skribi Eŭdokimoviĉ, sed preseraro okazis!
— “Preseraro“! Zorgu, ke oni sur via nukokolo preseraron ne faru. Kaj kien li sin ŝovas, kien li sin ŝovas, dio-patreto? Sur lia ĝibo la seso, kaj li: en Soveton! Ĝisvivis li malbrue la maljunecon, sed dum maljuneco ovoj instruis la kokinon. Post Elinjaĉo li sin ektrenis. Sed kio ĝi estos, kio ĝi estos?
Por tuta tago ŝi komencis la plendadon larmeman. La voĉo estas knaranta, kiel ĉe la patrino mortinta. Similas ĉiuj virinoj unu al la alia, la ploremaj. Sed Elinjo distinga fariĝis. Rememoris li pri la filino, lumo aperis sur la vizaĝo. Kaj la edzinon li ekkompatis:
— Ne maltrankviligu vin, Anjo. Neniu timindaĵo estas tie ĉi. Estimo granda. Kiu mi estas? Tio estas, kiu mi estis? Kaj nun — membro de la Soveto. Tio estas: kun aliaj laboruloj la urbon mi gvidas.
— Gvidanto! Videble estas, per kio vi plaĉis. Ĉu per vizaĝaĉo, ĉu per haŭtaĉo! Tiaj gvidantoj ja necesejojn sinjorajn estis purigantaj. La knabinon en la urbo oni de la prudento forŝovis… Alia patro timigus ŝin, kaj tiu ĉi mem de ŝi estas trenata! Unu furunko estis en la familio, nun du…
Kaj subite haltis ŝi. Ne vidis ŝi ankoraŭ tian vizaĝon ĉe la edzo. Blankiĝis li tuta, fikse ekrigardis kaj per la mano ekfrapis la tablon. Kvazaŭ eĉ ne li estas.
— Vi Elinjon ne tuŝu! Eble nur unu bonaĵon ni faris, ke ŝin ni naskis…
Ne finis li la penson. Svingis li la brakon, malfortiĝis. Denove per malaroga, ordinara voĉo li finis:
— Malsupereco nia alpremas nin, Anjo! Mi kun ĝojo estis venanta al vi… Kiel nomfestanto… Nu, bone do. Kaj vere, vane mi kokiĝis. Kie estas la hakilo? Mi iru la lignon haki.
Ŝi rigardis, kiel kliniĝis li denove, kiel rapideme estis surmetanta li malnovan vatan paltaĉon, ekbruligis kompato la koron.