Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Julio 1924.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

febre ekbrilis, kiam li ree kaj ree alproksimiĝis al la sopirata papilio por finfine ekkapti ĝin — sed ĉiam vane. — — — Tamen li ne ĉesigis la sensenzan kurĉason — — — kaj ne vidis, ke li dispremis per la piedoj multkolorajn, bonodorantajn florojn. — — —

— — — Kiam la sangruĝa sunglobo dronis malantaŭ malproksimaj montaroj, la junulo ree kuŝis sur la herbejo. Li ne sukcesis ekkapti la allogan papilion, — sed nun — liaj okuloj — larmplenaj spegulis la senfinan malesperon pri la sennombraj floroj, kiujn li dispremis — blinde, sensence ĉasante. — — — Tro malfrue li ekkonis, ke nur por li ili estis florintaj kaj bonodorintaj.

Schwerte-Ruhr.



Patri-ideo en la nuna rusa poezio