Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Julio 1924.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Multaj opinias, ke lingvo povas esti neŝanĝebla kaj la samon oni opinias pri Esperanto. La analizo de l’ problemo montris, ke ĉi opinio estas erara, ĝi estas sekvo de nescio. La kialoj de lingva evoluo estas klaraj — ili plene respondas al evoluo de ekonomistato en homsocio. Tial mi devas kategorio kaj konklude aserti:

1. Leĝoj de evoluo en lingvo setas same nepraj kiel tiuj en homscio,

2. Sona evoluo en ajna lingvo same kiel en Esperanto ne povas ĉesi,

3. Same ne povas ĉesi kreado de tiel nomataj novaj vortoj.

Ni scias la kialojn kaj tial ni povas antaŭvidi la sekvojn de l’ kialoj: ni povas antaŭvidi vojon, kiun iros nia lingvo. Pri ŝanĝoj en nia lingvo ni povas kaj devas konkludi per ŝanĝoj respondaj en aliaj lingvoj kaj teknikiloj. Por eviti miskomprenojn mi devas tie ĉi averti, ke mi proponas neniajn reformojn. Mi parolas nur pri tio, kio estas neevitebla en vivo de lingvo same kiel estas neevitebla sunleviĝo kiam la tero turniĝas. Same mi ne diros kiam la ŝanĝoj venos. La solon mi povas certigi — ili nepre venos spite al plaĉ-mal-plaĉoj de apartaj personoj kaj eĉ institucioj kaj venos ili ne subite, sed iom-post-iom kolektiĝante. Subita estos nur ilia oficialiĝo.

Do — mi konkludas:

1. Esperanto kiel radikala reformo de homlingvo povas esti oficialigita nur de venonta internacia (ne nacia) revolucio, kiu povas esti nur proletaria. Kaj inter naciaj lingvoj dum antaŭrevolucia tempo Esp.o estos kiel bastardo neamata kaj eĉ persekutata. La espero de multaj, ke Esp.o estos pace kaj milde, konsente enkondukota de nunaj naciaj registaroj estas sekvo de nescio kaj naiveco, ĉar neniam prilingvaj reformoj venas ekster revolucio. Ja ni bone scias, ke eĉ bolŝevikoj ne sukcesis ĝin fari.

2. Socialismo sendube igos nian vivon kaj laboron pli intensa kaj vigla kaj tial buŝlingvo emos al diversaj mallongiĝoj, kiuj abunde venos nian lingvon same kiel ili invadis nunan postrevolucian rusan lingvon (Komintern, gubpartkom — Komunista Internacio, gubernia partia komitato). Ĉi mallongiĝoj de buŝlingvaj formoj okazos kelkvoje: la vorteto ĉi estos kutime uzata sen plua tiu, tio (ĉi domo anstataŭ ĉi tiu domo); anstataŭ tro longaj kunmetitaj vortoj aperos pli mallongaj kaj internaciaj (eta anstataŭ malgranda, i anstataŭ kaj); tro longaj malnovaj vortoj (radikoj) perdos po unu meza vokalo laŭ la propono de Zamenhof mem (muskolo, orakolo, ciferomusklo, oraklo, cifro)[1]; same ŝanĝiĝos tro longaj nunaj vortoj (proksima, estas, minimuma ŝanĝiĝos en proksa, esas, minma); tro longa malfaciliga finaĵo anstataŭiĝos per mallonga kaj regula e (kontraŭ-kontre); substantiva finaĵo o iĝos pli kaj pli apostrofata kaj malaperos kiel superflua (simile al rusa malmoliga signo ъ en fino de vortoj); uzado de ajektivoj adverbiĝos, ili ne akordiĝos en

multenombro kun substantivoj iliaj[2].

  1. La proponon Zamenhof faris en 1894, sed tute prave tiam opiniis ĝin neĝustatempa. M. Kr.
  2. Oni povas konsideri tamen diskutenda la problemon ĉu ne ludos rolon en evoluo de Esp.o-buŝlingvo ankaŭ alia principo — facila lerneblo, celanta mallongigi tempon de ĝia ellerno; aŭ la evoluo rezultos el interefikado de ĉi ambaŭ principoj. Cetere oni atentu la konkludon 4-an de l’ aŭtoro. Red.