Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Julio 1924.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dumtage. Lonicero (Lonicera), Melandrio alba (Melandryum album), Petunio (Petunia) kaj Filadelfo krona (Philadelphus coronarius), devenante el Azio, atendas noktbestetojn, tial bonodoras nur vespere aŭ nokte, kaj dumtage ilia dolĉodoro rimarkiĝas neniel. Krome oni konas plantojn alkutimiĝintajn tiagrade al la noktbestetoj, ke nur dumnokte ili efikigas siajn florojn, sed dumtage tenas ilin fermitaj.

Plue ni devas aludi al la fakto, ke kelkaj entomofiloj kiel ekz. Violo trikolora (Viola tricolor) kaj kelkaj specoj de Dianto (Dianthus) kaj Veroniko (Veronica) per speciala koloraranĝo montras al la vizitantaj insektoj la vojon al la nektarioj.

La montrita aro de akomodemeco botanika nun kondukas al evolua fazo, en kiu ni bone kaj klare ekkonas muŝo-, abelo-, burdo- kaj bostrikoflorojn. Al la unua grupo apartenas interalie Cinanko vincetoksika (Cynanchum vincetoxicum), kreskanta en tropikaj Azio kaj Afriko. Malofte ĝi ankaŭ nordeniras ĝis la montaroj mezeŭropaj, kie oni ĝin konsideras venena. Ankaŭ la Orkidaco, Gimnadenio konopea (Gymnadenia conopea), tiel nomata, ĉar ĝia floro formsimilas al kulspeco, estas muŝoflora.

Aliflanke estas la specoriĉa genro Salvio (Salvia), troviĝanta en la varmaj kaj varmetaj partoj de l’ tero, kaj la 40 specojn ampleksanta Lamio (Lamium) el Eŭropo, Nordafriko kaj Azio, tiel ankaŭ Ekio (Echium) el la familio Boraginacoj[1] kaj Linario (Linaria), precipe la bela L. alpa, evidentaj burdo- kaj abelo-floroj.

Kiel la papilifloron oni konas Lilion martagonan (Lilium martagon) el la familio Liliacoj, do tial monokotiledonan[2]. Ĝi loĝas en Sudeŭropo, Siberio kaj Japanio, kaj portas penikan kaj kapmallevantan floron kaj verticelajn foliojn. Rimarkinde estas, ke ĝiajn orflavajn cepojn oni manĝas en Siberio. Al la grupo de la papilifloroj ankoraŭ apartenas kelkaj Diantoj. Bostrikofila estas la verda floranta dekspece Listero (Listera).

Estas kompreneble, ke la planto ne jam estas kontentigata, tiam la bestetoj forprenas la mielon el la nektarioj. La planto de deziregas esti fekundigata pere de la mielmanĝanto. Por ke tio certe okazu, la planto instalis specialajn mekanismojn en la floroj por garantii sufiĉan surpudrigon de la insekto. La tiel polvumata besteto forportas la polenojn al alia floro samspeca, trandonas al la stigmato iom da kunportataj polenoj kaj la fekundigo estas perfekta.

Ĝenerale la planto entomofila lokigas la polenportantajn partojn en la floro tiel, ke la mielserĉanta insekto dum sia eniro en la floron devas tuŝi polensakojn, la tielnomatajn anterojn. Kondiĉe estas nune, ke la mielserĉanto laŭcele forte estu surpolvumata per poleno. Por efike subteni tiun procedon, la planto jen kaj jen uzas iom da ruzo. Ĝi devigas la insekton iri difinitan vojon al la nektarioj kun la intenco irigi la besteton al la polenujo. Tiun ĉi celon ĝi atingas starigante ambaŭflanke de la vojo al la nektarioj akrajn haregojn aŭ pikilojn, nepermesantajn al la insektoj devojiĝon. Tiajn rimedojn uzas ekz. Leonuro heterofila (Leonurus heterophyllos) kaj la Krucifero, Brajo alpa (Braya alpina). Ĉi lasta estas planta arkta-alpa.

Ankoraŭ pli forte esprimata estas la akomodeco ĉe floroj transformantaj siajn anterojn je ĵetiloj aŭ batiloj por povi ĵeti la polenon al la

insekto alfluganta. Tiun ĉi metodon aplikas ekz. la tre incitiĝema Berbe-

  1. Laŭ Ch. Verax — Boragacoj. — Red.
  2. havantan nur unu kotiledonon, t. e. parton de la migdalo, kiu preparas nutraĵon al embrio dum ĝermiĝo. — Red.