Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Marto 1924.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ĉu vi bedaŭras nin? Ja vi atendas nin, kredeble, kun hepato doloranta! En viaj ĵurnaloj ja kiel vi insultis la ruĝulojn?

— La insultintoj forveturis. Kaj nia afero estas, ke sen vi ni pereos! Vi retiriĝas?

— Ni vidos. Se ni foriros, do ne por longe!

— Ho-o! Tie ĉi ili en unu tago la apudstacidoman regionon forbuĉos!

Je noktiĝo ekestis konate: estas bartranĉita la vojo al la alvenantaj la urbon ruĝaj trupoj. La jam venintaj ne estas sufiĉaj. Ili estos devigataj la urbon forlasi.

Nur je mateniĝo eksilentis la kanonado. Kvazaŭ laciĝis la ŝtalaj faringoj. Kaj matene sur la bariloj kiel maltrankvilaj makuloj aperis ruĝaj afiŝoj. Invitalvoko de volontuloj por defendi la urbon. Al la proksimaj karbominejoj, — la grasa stepo ankaŭ la karbajn trezorojn enhavis, — al la bieno de Ŝidlovski, al la fervojaj metiejoj, tra ĉiuj stratoj de la urbo la voko de la ruĝaj afiŝoj. Registrado de la volontuloj sur Nikolaa placo, de post la dekdua tage.

La bazara komercisto, straba Stefano Feodoroviĉ, ridetis:

— Al la granda placo registriĝi ili vokas! Ĉu ili kredas, ke sur iu malgranda estos dense?

Evidentiĝis, ke dense.

De post la tagmezo — silentema seriozmiena amaso el la fervojaj metiejoj. Kvazaŭ por respondo, kiun ili mem proponis doni. Diverskolora, malkomprenema, bruanta amaso — metiistoj de la urbekstremaĵoj, malsuperaj oficistoj. Sur la stratanguloj — grupetoj de scivolemuloj. Homoj de diversa rango.

— Rigardu, oni venas!

— Certe ili venas, ĉar evakuado minacas! Oni ne karesos ilin, kiam revenos!

— Armiloj ja mankos!

— Multiuj eĉ pafi ja ne scias!

— Nu, kial vi la okulaĉojn streĉas? Venu vin registri!

— Eĉ virinaĉoj, virinaĉoj! Ankaŭ por militi?

— Nu, ne rikanu! Ne gravas, virineto, ne ploru! Rigardu, kia fortego!

— Rigardu, rigardu, el la minejoj, la ministoj! Patrinetoj miaj, kiom do da ili?

Kiel longa, sonoranta, krianta rubando — la ĉararo sur la vojo. En kaleŝetoj, en ĉaroj, en minejaj veturiloj duradaj — malproksime, malproksime, nevidebla fino sur la vojo.

— Flankiĝu, flankiĝu!

— Hej, hej! La infanojn for de sur la vojo!

— Bonan tagon, kamaradoj! Aliĝu al la militistaro!

… Nian standardon ni levu kuraĝaj,
Kvankam minaca venteg’ furiozas…

— Ha-a-a-a…

— Hej, maldekstren, maldekstren!…

— La kaleŝojn tro fuŝaj vi havas! Radoj mankas!

— Ne gravas, eĉ tiaj nin veturigos!