Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1923.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
KULTURHISTORIAJ VAGADOJ
JOH. HELD
(Daŭrigo)

Eble je fino de l’ŝtonepoko, kiel estas supozate, okazis grandaj migradoj — en rondoj de esploristoj prahistoriaj regas opinio, ke en la ŝtonepoko dum 500 jaroj Eŭropo ne estis loĝata — tamen la homo tiam eniris novan fazon de l’evoluado, plej gravan ŝtupon, bazon de la kulturo! Li iĝis terkulturisto. Tio signifas tutegan ŝanĝon de la homo, la ŝancon por prospera evoluo de li mem; la ĉiam vaganta ĉasisto iĝis valorkreanta kampulo. Malrapide, iom post iom, okazis tiu procedo, ĉion aliiganta. La ĉiam malpliiĝinta ĉasbestaro devigis serĉi anstataŭaĵon por nutri la genton — kelka terura malsatado post severa vintro kunhelpis. Grandan signifon havis la fakto, ke post la utiligado de vegetalnutraĵo la sanstato de la gento pliboniĝis, malpliiĝis la mortokvanto. De tiam komenciĝis nova kulturepoko por la homaro. Nova ŝtupo al homiĝado estis suririta.

Terkulturado devigis la homon aliigi la vivmanieron. Ne plu li povis loĝi en kavernoj, sed li devis starigi loĝejon meze de siaj kampoj, la laboriloj estis aliformendaj, la novaj inventendaj. Kvankam ankoraŭ el ŝtono, ili jam estis adaptataj al la nova situo, kaj ekaperis multo da iloj, kiujn ĉasisto, migranto ne bezonis kaj ne povis uzi.

Terkulturo! Fonto de ĉia estado, ci estas la bazo de tuta nia kulturo. Nur ci estas ebliginta ke la sentado kaj karaktero de la prahomo evoluu, ke vagadema ĉasisto iĝu vojfaranto por nova, pli alta klero.

La unuan konstateblan komencon de terkulturado ni trovas en la formo surfostaj konstruaĵoj, tiuj plej malnovaj, strangaj kolonioj, kiujn ni konas. Sendube tiuj konstruaĵoj estis la unuaj vilaĝkomencoj. Ili estis kolonioj, starigitaj sur fostoj en lago aŭ marĉo, ĉiukaze donantaj ŝirmon kontraŭ rabobestoj aŭ, pli kredeble, kontraŭ malamikecaj homoj. Multo da fostoj portis plataĵon, sur kiu loĝejo, garbejo ktp. estis starigitaj. Pordo en la plataĵo malsuprenkondukis al akva supraĵo, de kie kavigita arbtrunko aŭ ligna ponteto ebligis aliri la kampon. Unuan scion pri la surfostaj domoj de pratempo ni ricevis, kiam en la sekjaro 1854 la akvonivelo de Zürich’a lago malaltiĝis kaj la apudloĝantoj volis gajni kampon de la lago. Tiam oni trovis grandamason da tiaj fostrestaĵoj, lastaj postsignoj de ŝtonepoka vilaĝo da surfostkonstruaĵoj. Skizo, situo kaj arkitekturo konigas, ke la konstruintoj posedis sufiĉon da praktika sento kaj adaptopovo.

Precizaj esploradoj kaj fosadoj liveris la pruvon, ke ili jam sciis terkulturi kaj bredi brutaron. Laboriloj, armiloj sufiĉe perfektaj, precipe ornamaĵo, montras mirigan progreson. Tiamaj sinjorinoj laŭŝajne multe ŝatis — same kiel niaj samtempulinoj — sian belecon. Sed, kio la surfostkonstruan tempon duoble interesigas por ni, tio estas la pruvo, ke tiu tempo jam konis la prilaboradon de metalo, nome de bronzo.

Lastatempe estas trovitaj multnombraj restaĵoj de tiaj fostkonstruaĵoj, kiuj similas al la nun uzata surfosta domo — en Suda Ameriko, Sundaj insuloj — kiel ovo al ovo.

La montrilo de l’mondokazantaĵoj rapidas antaŭen! Senlace antaŭen, ĉar suriritan vojon rapidas la homo, supren al la lumo! Nova kulturepoko komenciĝas. Ne plu devigata kontentiĝi je ŝtono kaj osto, la homo havis malfermiĝintaj antaŭ li novajn perspektivojn, eblecon per pli malmola, daŭra materialo kaj el ĝia ilaro finkonstrui la domon de sia estonteco,