Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1923.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por sia nutraĵo. Sed iufoje la larvo erare alkroĉiĝas al grandaj muŝoj, kovritaj same kiel abeloj, per haretoj, sed en kies nesto forestas mielo, — kaj la larvo neeviteble devas morti pro malsato.

Transmigradoj de bestoj, okulvideble, ankaŭ fariĝas laŭinstinkte. En la plimulto da okazoj ili servas al ekzistosubteno de koncerna bestospeco, ĉar tiu ĉi lasta, kiel finfinan celon de sia migrado trovas la bezonan, sed mankantan en la patrio nutraĵon. Sed kelkfoje la instinkto, instiganta la bestojn al transmigrado, kaŭzas ilian pereon. Jen — ekzemplo. En Norvegio vivas grandaj kampomusoj, kiuj en certaj jaroj grandare transmigras okcidenten, transnaĝante riverojn kaj lagojn, transgrimpante profundajn terkavegojn; ili pasigas la vintron dum 7—8 monatoj sub neĝa tavolo, pli ol 1,5 metrojn dika, kaj kun la unuaj varmaj tagoj daŭrigas sian vojiradon. Fine, la lacaj musaroj, senfortigitaj per senĉesaj atakoj de lupoj kaj vulpoj, persekutataj de agloj, falkoj kaj strigoj, kaj spite tio ankoraŭ tre multenombraj, sin ĵetas en Atlantan oceanon kaj pereas en ĝi ĉiuj senescepte. La norvega natursiencisto Kollet skribas, ke en novembro 1868 unu ŝipo dum dekkvin horoj kun granda peno faris al si la vojon tra grandegaj amasoj da kampomusoj, kies korpoj nigriĝadis en la tuta Trondhjem-fjordo, preskaŭ plenigante tiun golfon. Kiu ajn estus la kialo de la instinkto, pelanta tiujn bestetojn okcidenten, ĉiuokaze ĝi estas pereiga por ili: la musoj, transnaĝinte riverojn kaj lagojn, sin ĵetas en la oceanon sole tial, ke trompitaj per antaŭa bonŝanco, ili opinias, ke ili povos atingi ankaŭ la kontraŭan bordon de l’oceano.

La ĉasflarsenton de hundo oni petis ĝis nun klarigi ankaŭ per instinkto. Sed tio estas absolute erara: la hundo simple flaras la postsignojn kaj sekvas ilin nur laŭ odoro. La angla naturalisto Romans pruvis eĉ eksperimente, kiamaniere hundoj estas gvidataj de sia flarsento. Li faris kun sia ĉashundo sennombran vicon da eksperimentaj, — interalie la sekvantajn, kiuj pruvas la diritan tezon. Li eliris el certa loko piedvestita per siaj kutimaj ĉasbotoj kaj trairis tutan anglan mejlon (1,6 klm.). Lia hundo, kondukita al la elirpunkto, tuj trovis la postsignojn kaj flugrapide ekkuris post sia mastro. Alian fojon la hundo estis alkondukita en ĉambron, kie ĝi vidis sian mastron pretiĝinta por la ĉaso; poste tiu ĉi lasta sin kaŝis kaj anstataŭigis sin de sia arbaristo, laŭ kies postsignoj la hundo faris kelkajn paŝojn, sed poste, konsciinte, ke tio ne estis ĝia mastro, ĝi ne iris pluen. En tira eksperimento, dekdu personoj, inter ili la mastro de la hundo, trairis, marŝante unu tuj post la alia, ducent paŝojn kaj poste apartiĝis laŭ du grupoj, la unua iris dekstren kaj la alia maldekstren: la hundo ekkuris laŭ la komunaj postsignoj, en la apartiĝloko iom haltis, primeditis kaj fine ekrapidis al la direkto, kie sin trovis ĝia mastro. Poste Romans donis siajn ĉasbotojn al fremdulo kaj en certa punkto igis lin foriĝi de si; la hundo, atinginte tiun punkton, tuj sin direktis ne laŭ la postsignoj de sia mastro, sed de liaj botoj. Tute same, kiam Romans surmetis novajn, neniam de li portitajn botojn, la hundo hezitis sekvi liajn postsignojn.

Tiuj kaj multaj aliaj eksperimentoj pruvas, ke la ĉasflarsento de hundo estas bazita sole sur fiziologia flarsento, kaj en la suprecitita okazo la hundo rekonis sian mastron nur laŭ odoro de liaj botoj. Aliflanke, hundoj efektive posedas hereditajn instinktojn. Ekzemple, multaj vidis, kredeble, kiel hundo multfoje turniĝas sur tapiŝo tiuloke, kie ĝi intencas kuŝiĝi por dormi. Evidente, tio estas nenio alia, ol instinktiĝinta movo, kiun faris la pli malpli sovaĝaj antaŭuloj de la hundo por molpremi la herbon sur la kuŝloko.