Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Oktobro 1923.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sin turnis al la registaro kun la peto disponigi al li aron de militkaptitoj, sed pro antaŭjuĝoj oni rifuzis al li.

Iufoje la Majstro venis al mi gaja kaj vigla: malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj, li trovis rimedon, kiu multe faciligos kaj rapidigos la procedon de la homarekstermo. Li klarigis al mi la bazojn de la farita invento, sed pro mia denaska malkapablo por fiziko kaj matematiko mi nenion konceptis krom tio, ke per iaj lumondoj oni povas dumdaŭre de unu horo mortigi sur centkilometra batallinio ne malpli ol kvindek mil homojn. “Se tie ĉi estus sinjoro Cool, li helpus al mi efektivigi ĉi inventon!“ — malĝoje ekkriis la Majstro, komprenante ke nek mi, nek Ajŝa povas prunti al li la necesajn rimedojn por preparo de la sufiĉe komplikaj aparatoj. Kaj turni sin al la registaro, post la ricevita rifuzo, li jam ne deziris.

Ni provis serĉi S.ron Cool en preĝejoj, en bordelo, en kluboj. Ni petis informojn pri li en biblia societo, en banko, sed neniu konis lian adreson. Iufoje, plene malesperiĝintaj post senrezulta serĉado, sidis ni en malgranda restoracio apud la Norda stacidomo kaj drinkis vinaĉon, kiam altabliĝis soldato, ĵus alveninta el la fronto. Estis li ĉe la frontparto, apudanta la anglan, kaj rakontis pri ili multon amuzan: “Kiaj puraj kaj stultetaj ili estas! Unue, ili sin lavas ĉiutage! Kaj ne nur la vizaĝon, sed la tutan korpon! Nu, kion vi diros? Poste ili vizitas preĝejon kaj tie ĉiuj ili kantas, kaj tiel gaje, kvazaŭ ĝi estus en la fumkafejo. Poste, estas uloj, kiuj uzas ne la pantalonon, sed jupon. Antaŭe mi opiniis, ke ili sube portas tamen la pantalonon. Mi eĉ vetis iufoje kun kuiristino de angla generalo. Do ŝi observis sur ŝtuparo. Mankis! Ha? Poste, kiam ili alvenas, do tuj — kie estas la franca vino? Al unu oni donis vinagron, li fortrinkis sengrimace.“ Yes!“ Kaj — hejmen revenante — ili vizitas parfumvendejon — por aĉeti donacojn al la edzinoj. En Amiens ĉiutage ili vicstaras. Kaj kion oni donas al ili: anstataŭ parfumo — kontraŭciman fluidaĵon, anstataŭ ilaro por ungflegado — segilaron. Stranguloj! Kaj krome — anglaj aviadistoj terenĵetas sagojn, kaj sur la sagoj estas surskriboj, himno verŝajne. Jen rigardu, mi kunportas unu, kiel donacon al la filo!“ La soldato montris al ni la sagon, sur kiu angle estis skribita: “Frato, eniru la regnon Dian!“ Vidinte tion, la Majstro, pleje emociita, ekkriis: “Ĝi estas de S.ro Cool! mi scias!“ Kaj li ekkuris al angla konsulejo por vizi siajn pasportojn.

Dum kelkaj semajnoj ni serĉis la postsignojn de S.ro Cool en la milita ministerio kaj en diversaj provizumaj departamentoj. Mi ne dirus, ke ĉi okupo plaĉis al ni. Oni suspektis nin pri germana spionado, oni arestis nin, detale juĝesploris nin, interesiĝante, pri kio sin okupis en 1898 jaro la boonklo de Jurenito, loĝinta en Meksiko, kaj ĉu mia kuzino havas en Novgorod-Seversk[1] propran nemoveblaĵon. Poste oni devigis

nin larĝe malfermi la buŝojn, serĉante en ili ion, krom la dentoj kaj

  1. Urbo en Rusio. Rim. de l’ trad.