Saltu al enhavo

Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Oktobro 1925.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— En la tombon?

La transmisio ektremis, malpliigis sian tonon.

Ekbruegis la fajfilo.

La maljunulo forvestis la jakon.

La uzino haltis. Ekaŭdiĝis krioj, parolado kaj rido de la eliranta amaso.

La maljunulo, ne salutante la estron, rapide eliris el la kaĝo.

Mallaŭte iris la estro post li.

La maljunulo entranĉiĝis en la amason; li estis je la tuta kapo pli alta ol ĝi.

Tuj la krioj kaj rido forflugis.

La uzino mutiĝis. Kaj sub ĝiajn arkaĵojn, kiel en tomba kripto, fluis kaj batiĝis la tusado de l’ maljunulo.

Li tiel obtuzbrue kaj surde tusis, ke lia tusado ŝajnis esti la plej perfekta parolo, la parolo de tiuj, kiuj estas en tomboj.

Kaj por momento ŝajnis, ke la uzino haltis ne pro la fajfsignalo, sed ke la radoj rigidiĝis pro tiu tusado.

Unu, unueca sopiro en la amaso. Eksopiris la gigant-uzino, kaj la smirga polvo, elpenetrinta el la kaĝo, mallaŭte trafis sur la kapojn de la homamaso. La amaso moviĝis, mallaŭtiĝinte, kvazaŭ subite perdinte la junecon. La paŝoj ĝiaj, malurĝigitaj kaj senritmaj, parolis pri tio, ke dum la vivo, iufoje, la plej ordinara eliro transformiĝas je procesio.

La maljunulo ĉi-fojon ektusis tiom forte, kiel neniam.

Li komencis sufokiĝi kaj, ĉirkaŭita de l’ homamaso, ekfalis.

Kaj senagonie li mortis.

La maljunulon oni entombigis post du tagoj.

Ekmallaboris ĉiuj fabrikoj de nia “Nigra antaŭurbo“. Oni ne laboris ankaŭ ĉe la naftominejoj.

Malintense, nur por konservi la fajron, brulis en la hejtejoj… La uzinaj tuboj fumis kaj staris sur la fono de la ĉielo kiel estingitaj kandeloj en la templo de l’ kapitalo. La supraĵoj mutaj kaj nigraj ŝajnis funebraj gigantoj, klinintaj malsupren la kapojn.

La laborista amaso iris sen kantoj, sen preĝoj, kvazaŭ kondamnita je silento.

Nek vortoj, nek paroladoj estis diritaj.

Nek unu krono estis metita; ĉiuj sciis, ke la smirga polvo, kiu forportis la maljunulon, morgaŭ penetros en la tombon kaj pereigos la kronon, kaj la koro de la laborista amaso estos ankoraŭfoje senhonorigita.

Sur la tombon oni metis la smirgan ŝtonon, ĉe kiu laboris la mortinto; tio estis lia lasta deziro.

Sur la ŝtono per diamanto oni gravuris la surskribon:

“Al la agitanto de l’ Nigra Antaŭurbo, nesciinta vortojn“.

El la rusa tradukis V. Kuzmiĉ.