Paĝo:Sennacieca Revuo - Oktobro 1921.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ESPERANTA MARSELIEZO

1
Ni komencis tutmondan ribelon
Kontraŭ premo de la kapital’,
Sur la flago ni havas la stelon
Kaj la sanktan devizon «batal!»

2
Kontraŭ burĝoj, vampiroj sovaĝaj,
Kiuj suĉis la sangon de l’mond’,
Ĉiuj niaj amikoj kuraĝaj
Unuiĝas fortike en rond’,

3
Nun ĉiu kun forta, honesta anim’
La manojn al ni jam etendas!
Nin venko triumfa atendas, —
Antaŭen do, fraton, antaŭen sen tim’!

4
De l’ patrinoj mizeraj sopiroj,
De l’ orfuloj kriado kaj plor’,
La ĝemad’ de l’ sennombraj martiroj
Unuiĝis minace en ĥor’.

5
Kaj senvartoj de l’ oro idolo,
En palacoj kaŝantaj sin nun’,
Ne forkuros de venĝ’ de l’ popolo,
De severa, kruela mortpun’!

6
Tiel same, kiel № 3.

7
Sed milito ne estos konstanta, —
Cin altigos de l’ paco signal’,
Kaj de tiam la mond’ esperanta
Tuj revenos al paca batal’.

8
Do dum nuna kruela batalo,
Esperanton konservu memor’,
Ĉar sen ĝi Internacionalo
Estas korpo potenca sen kor’!

9
Tiel same, kiel № 3.

10
Unuiĝos nur por Esperanto
La tutmonda proletariar’,
Kaj de tiam jam tiu ĉi kanto
Estos kanto de l’ tuta homar’.

11
Kiam regos la pac’ sur la tero
Kaj trankvile brilados la stel’,
La milit’ kontraŭ homa malklero
La plej sankta per ni estos cel’!

12
Tiel same, kiel № 3.

Petrogrado (Rusujo) 1921. V. N. DEVJATNIN.


Mortigo de Francisko Ferrer
(13-an de Oktobro 1909)

Ĉar la sanktaj libroj skribas
Scienculojn di’ malamas,
Pripensadis nigra bando
En Rom-urbo ĉe la papo,
Kiel foje, tiel ree
Pereigi, senkapigi,
Homon, ilin kontraŭontan,
Kiun estos ekkaptonta.

Sed la povon plu ne havas,
Kiel tiam, kiam povis
Bruli vivan Brunĝordanon,
Ekmortigi Galileon
Kaj aliajn saĝajn kapojn.
La senkulpajn suferantojn
Turmentegis, bruligadis
Aŭ alie mortigadis.

Ĉar sur temp’ antikva tiu
Ĉie nur mallum’ pezegis,
La popolo blind’, senkulpa,
Premegita kaj dolora,
Ĉar senscia sian savon,
Fidis al la nigra bando,
Kiu skuis en la lando.

Tim’, teruro, regis tiam,
Doloregojn suferadis,
Kiu sin ne eksubigis
Al la band’ de l’ mortigantoj.
Sur popolo pezis dormo,
Al idoloj sin klinigis:
Al la kruco, bild’, preĝejo,
Pastro, reĝo, mallumejo.

Tiel superstiĉ’ malsaĝa
Sub preĝejo kaj sub trono
Subigadis kaj blindigis
La popolon, tage, nokte.