Paĝo:Sennaciulo - 13 Septembro 1928.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
EKLEZIO KAJ MILITARISMO

La servoj al dio kaj al militarismo montras similecon en diversaj punktoj. 1. Ambaŭ atendas kaj bezonas servon de la homo; 2. ambaŭ bezonas homojn, kiuj emas plenumi servadon, kiuj ne havas propran starpunkton aŭ respondecon; 3. ambaŭ estas fundamentoj de spirita kaj ekonomia sklaveco.

La mizero, kiun kaŭzis la militarismo, estas sufiĉe konata ĉe tiuj homoj, kiuj posedas ankoraŭ iom da observokapablo. Ekzistas malmultaj homoj, kiuj ne scias kaj konfesas, ke la militarismo estas kruela, kaj la milito malhominda. Kion ili ne scias, estas, ke ili mem formas la militarismon kaj mem faras la militon, sekve mem estas respondecaj pri ĝi. Kion il ankaŭ ofte ne scias, estas la rolo, kiun ludas la eklezio en la militarismo kaj en