Paĝo:Sennaciulo - 1 Januaro 1925.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ordinaran fenomenon: elmigrado de l’ metal-industria kapitalo en eksterlandon, kie ĝi akiras fer- kaj karbo-minejojn.

Antaŭ la milito italaj entreprenistoj farmis karbo-minejojn apud Dambrova (en Pollando). Fama koncerno Ansaldo malsukcese provis organizi la liveradon de karbo el Ĉeko-Slovakio. Fine, plej freŝdate organiziĝis konsorciumo “Mercantile Italiano”, kiu uzas italan kapitalon por ekspluati karbminejojn en nordorienta Silezio. Ĉu tiuj provoj havigos la deziratan rezulton? Tamen, spite je propraj bezonoj nuna itala registaro cedis al amerikanoj naftozajn areojn, kiuj per propra ekspluatado povus havigi al enlanda industrio anstataŭaĵon de l’ necesega karbo.

Kun tiaj malfacilaĵoj kaj eraroj okazadas la transformiĝo de Italio je la lando kun altgrade progresanta kapitalismo. La alian obstaklon sur tiu ĉi vojo, krom diritaj faktoroj, Italio renkontas en la fakto, ke la lando estas relative malriĉa je propraj liberaj kapitaloj. Sed ĝi jam uzas kontraŭ tio la ordinaran rimedon: penetrigon de l’ alilanda kapitalo. Por disvolvigo de l’ industrio oni prunteprenas en eksterlando. Iom post iom, en maskitaj formoj aperas en Italio amerika kapitalo. Sed la analizo de tiu ĉi demando povos esti la temo de alia artikolo.

N. Krassovskij


La verko de Samuel Gompers[1]

La 44a reelekto de Sro. Samuel Gompers ĉe ĝia ĉiujara kunveno kiel prezidanto de Amerika Federacio de Laboristaro pruvas la reakciemon de ĉi-nomita organizaĵo.

Organizita 1881, kiam la “Kavaliroj de Laboro“ estris la usonan laborist-movadon, la AFL estis devigata trovi lokon por si en la rapide evoluanta vivo ekonomia de Usono. “La Standard Oil Kompanio“ ekzistis nur 11 jarojn; la trustmovado tial nur estis embristata. Konkurado en la ekonomia mondo estis malaperanta; monopolo estis naskiĝanta.

La

  1. Samuel Gompers mortis antaŭ du semajnoj (vidu n.o 13).