Paĝo:Sennaciulo - 7 Majo 1925.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Du pereintaj nekonataj soldatoj de la revolucio
(Memore pri k-doj Baginski kaj Wieczorkiewicz)

Ili pereis, ne ekkontaktinte kun tiuj laboristaj masoj, sub kies standardo ili deziris batali. Ili pereis, kaj la laboristaro, al kiu ili sian vivon oferis, ne konis ilin.

Mi ankaŭ neniam vidis ilin, sed mi klare vidas ilian spiritan bildon. Necesas ke la laboristaro ne nur de Polio, sed ankaŭ de la tuta mondo konu ilin.

Ambaŭ estis unuj el tiuj, kiuj estis ankoraŭ junaj, kiam eksplodis la internacia milito. Ili ĉiuj ne sciis, kio estas socialismo kaj kiel la proletariaro batalu por sia emancipiĝo. Sed ili amis sian popolon kaj ili revis pri libera Polio sen sinjoroj kaj sen subuloj, sen kapitalistoj kaj sen laboristoj. Ili revis pri la popola, demokrata Polio. Ili profunde malamis la rusan carismon, kiu estis sufokanta la polan popolon.

Kiam eksplodis la imperialisma milito, ĝi estis por ili duobla tragedio: ne nur la laboristo estis pafanta la laboriston kaj la vilaĝano la vilaĝanon, sed ankaŭ polo el Poznanio kaj Galicio devis pafi polon el la Vistula lando. Do se oni devas perei, ili rezonis, oni pereu por sia afero, por restarigo de la sendependa popola Polio. Kaj ili aliĝis al la rondetoj de Pilsudski, kiu promesis al ili, ke venis horo por restariĝo de la libera Polio pro interpaŝiĝo de la grandaj potencoj; necesas nur ekstari sub standardon de unu el la subpremantoj, necesas servi al ĝi, por ricevi rekompence por la helpo farita Polion.

La afero procedis alivoje, ol ili esperis:

Ne el la manoj de la triumfanta aŭstro-germana imperialismo, promesinta liberecon al Polio, sed el malfortiĝo reciproka de ĉiuj turmentintaj Polion imperioj, el forigo revolucia de Romanov-oj, Hohenzollern-oj kaj Habsburg-oj naskiĝis la sendependa Polio.

Ne la popolaj masoj, sed la burĝaro kaj grandaj terposedantoj, kapitalistoj ekprenis la regadon.

Tamen la armeo pola estis ankoraŭ en la manoj de la “liberiginto“ Pilsudski. Oni esperis al la “socialisto“ Pilsudski. Kaj kiam Pilsudski vokis kontraŭ la bolŝevika Rusio, kontraŭ Rusio, kiu ĉiam estis por la poloj kiel sinonimo de barbara jugo, la masoj ekkredis, ke estas la sama malnova Rusio, etendanta siajn manegojn al la gorĝo de la malfeliĉa Polio, kaj ili iris por defendi ĝin kontraŭ la “malamiko“.

El la milito kontraŭ Sovet-Rusio ili elportis la ordenojn “virtuti militari“ kaj malplenecon en la koro: ili vidis la Ruĝan armeon, kiu heroe batalis sen ŝuoj kaj sen municio, ili vidis la ruĝajn standardojn, aŭdis de malproksime la sonojn de l’ “Internacionalo“ kaj en antaŭurbaj regionoj de Varsovio ili vidis iufoje malamekbrilojn en la okuloj de la laboristoj rekrutitaj.

Kio ĉio ĉi estis? Pro kio kaj por kio?

Kaj poste, kiam ili retrovenis al la regimentoj, militlernejoj, ili ekvidis, kiel pli firma kaj pli aroga fariĝas la reakcio, kiel ĝi atakas ĉiujn regionojn de la pola vivo.