Paĝo:Sienkiewicz - Ŝi, la tria, 1913, Grabowski.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
XXI.

Post kelkmonata restado en Romo, mi kun Eva ricevas grandiozan karton, invitantan nin al la edziĝa ceremonio de Ostŝinski kun sinjorino Helena Turno, {{gesperrt}primo voto}} Kolĉanovska.

Ni ne povas veturi, ĉar la sano de Eva ne permesas tion.

Eva pentras ĉiam kaj faras grandegajn progresojn. Mi ricevis medalon en Buda-Peŝto. Iu kroata riĉegulo aĉetis mian pentraĵon. Mi kontraktis ankaŭ rilatojn kun Goupil.