Paĝo:Sienkiewicz - La Juĝo de Oziris, 1908, Grabowski.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

En la abismoj de la eterneco ekregis profunda silento; sed Egipto preparis evidente ovacion al la reviviĝinta Ekscelenco, ĉar ĝis la pordegoj de la ĉielo komencis alflugi la ĥoraj voĉoj, kantantaj ĝoje:

— Tutnetaŭgis! Ho, Tutnetaŭgis!

La Saĝeco komencis ridi mallaŭte.

Esperantigis
A. Grabowski.