Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

inteligenta skeptikulo, „senofica geniulo”, homo malforta, kiu pro sia malforteco kaj memanalizado perdas sian feliĉon kaj pafmortigas sin.

La tragedio de Ploŝoski estis averto por la socio, en kiu tiaj tipoj komencis aperadi ĉiam pli ofte; ĝi estis averto kontraŭ „la slava senprodukteco”.

Al tiu tipo en la sekvanta romano „Familio Polanjecki” estas kontraŭstarigita Polanjecki. Tiu ĉi vivoplena kaj energia negocisto tute ne estas idealo; sed Sienkiewicz ne celis prezenti idealojn — li pentris vivajn homojn. Komparante sin mem kun Ploŝoski, Polanjecki konfesas, ke la unua estis pli subtila, kvazaŭ farita el pli delikata argilo — sed li, Polanjecki, estas homo, kiu taŭgas pli bone por reala vivado.

Krom tiu ĉi ĉefa persono en la romano vivas ankaŭ multaj aliaj, prezentante riĉan galerion de majstre skizitaj tipoj. Tie estas maljuna egoisto Plavicki; advokato-aferisto Maŝko; mistikulo Vaskoski, poeto Zaviloski, honesta Marinjo, nobla sinjorino Emilino, Linjo, pastela, kormalsana infano, kaj multaj aliaj.

Intertempe Sienkiewicz verkas novelojn. Lia penso turnas sin al antikvaj tempoj. „Ni sekvu Lin“ estas anonco de la grandioza verko, kiu, tradukita al diversaj lingvoj, famigis la nomon de la aŭtoro en la tuta civilizita mondo.

„Quo Vadis” estas romano el tempo de Nerono. La potenca imperio jam estas falanta. Furioze diboĉas Nerono kaj liaj korteganoj — aro de timemaj, malnoblaj flatuloj. Falas kapoj de lastaj veraj romanoj, amase pereas kristanoj — kaj dume malsupre, sur la grundo, inundita per sango kaj larmoj, kreskas mallaŭte, sed ĉiam pli potence, la semaĵo de Petro.