Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Aperis „La kruckavaliroj“. En tiu ĉi verko, — en la mezocentjara epoko — la homoj estas pli severaj ol en la trilogio, iafoje eĉ krudaj. Tie ĉi ankaŭ historiaj faktoj kaj personoj miksas sin kun la imagitaj de la aŭtoro — prezentante Polujo-n en momento de ĝia plej granda vivoforto.

Oni devas citi ankaŭ la belan rakonton por junularo: „En sovaĝa arbarego kaj dezerto” — historion de du infanoj forkaptitaj kaj forkurantaj de siaj kaptintoj.

Krom la nomitaj verkoj Sienkiewicz estas aŭtoro de multaj noveloj[1]. Bonega kaj plastika, ofte humora karakterizado de personoj (ekz. La maljuna servisto), profunda sento de homa doloro (La Lanternisto, Janko-Muzikanto ktp.), ironio, iafoje eĉ pikema (La Sahemo), brila humoro (Ŝi, la tria), granda kompreno de psikaj statoj kaj neordinara plastikeco ĉie kaj ĉiam lasas facile rekoni la aŭtoron de la trilogio kaj Quo Vadis.

Sienkiewicz mortis sur fremda tero, en Vevey, en Svisujo, en la jaro 1916, ne ĝisvivinte la veran liberiĝon[2] de lia patrujo. Kaj por tiu ĉi afero la aŭtoro de la trilogio meritis pli multe, ol multaj aliaj, batalantaj per batalilo. Komprenis tion la pola popolo: en la jaro 1924 lia korpo estis venigita patrujon kaj entombigita en la Sankt-Johana-katedralo en Varsovio.

Lidja Zamenhof.


  1. En esperanta traduko aperis: „Ni sekvu Lin“, „Ĉe la fonto“, „Ŝi, la tria“, „Lanternisto“, „Janko-Muzikanto“, „Kiookazis foje en Sidono“, „La juĝo de Oziriso”, „Du herbejoj”, „Estu benita”.
  2. Ĝi okazis en 1918 jaro. La tiel nomata „proklamo de pola regno en 1916 jaro de germana kaj aŭstria registaroj ne prezentis ankoraŭ liberigon de Polujo.