Paĝo:Sienkiewicz - Noveloj, 1925, Zamenhof.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj iafoje li ankaŭ pensis, ke se la Parko ne tuj poste tratranĉos la fadenon de lia vivo, li eble revenos en la urbon, al homoj, kaj alportos al ili pli multe ol iam alportis Prometeo.

Fine venis la granda mistika nokto, en kiu la diino denove ekkaptis lin en la brakojn kaj, portinte sur la altegan monton, starigis lin antaŭ Vero.

„Rigardu“, ŝi diris, „kiel ŝi jam ardas kaj lumas. Sed antaŭ ol vi la lastan fojon etendos al ŝi viajn manojn, aŭskultu miajn vortojn. La ŝirmaĵoj, kiuj dum la multaj jaroj forflugadis de vi, kiel cignoj — estis iluzioj de via vivo. Se vi domaĝas la lastan, aŭ se timo plenigas vian koron, cedu, dum estas ankoraŭ la tempo, kaj mi portos vin de tiu ĉi altaĵo malsupren, por ke vi tie pasigu viajn lastajn jarojn, tiel, kiel aliaj homoj“.

„La vivon mi oferis por tiu ĉi momento!“ ekkriis Dioklo.

Poste li proksimiĝis kun forte batanta koro al la ardanta statuo, fermetante la palpebrojn pro la lumo, ekkaptis per la tremantaj manoj la lastan ŝirmaĵon, ŝiris ĝin for kaj ĵetis malantaŭen.

Sed subite okazis io terura.

En tiu sama momento liajn okulojn trafis kvazaŭ fulmo — kaj ekregis lin mallumo tiel senfunda, ke kompare kun ĝi plej nigra nokto de Hadeso povis ekŝajni blanka tago.

Kaj meze de tia nokto aŭdiĝis plena de neeldirebla teruro kaj senlima doloro voĉo de Dioklo:

„Ateno! Ateno! nenio estas sub la ŝirmaĵo kaj mi nenion vidas!!!“

Sed al tiu ĉi malespera krio respondis al li severaj vortoj de la diino: