Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kvazaŭ li antaŭe lin ne vidus, poste komencis denove marŝi. Videble estis, ke li subpremas en si ekspolodon. Fine en liaj okuloj, pro la sento de la propra senhelpeco, pro doloro, kolero kaj nevenkebla sopiro, ŝvelis du larmoj, kiuj ekparolis al Petronius pli forte, ol plez elokventaj vortoj.

Do, enpensiĝinte por momento, li diris:

— La mondon portas sur la ŝultroj ne Atlaso, sed virino, kaj iafoje ludas per ĝi, kiel per pilko.

— Jes — diris Vinicius.

Kaj ili komencis adiaŭi unu la alian. Sed en la sama momento sklavo sciigis, ke Chilo Chilonides atendas en la vestibulo kaj petas, ke oni lin allasu antaŭ la vizaĝon de la mastro.

Vinicius ordonis lin tuj enlasi, kaj Petronius diris:

— Ha, ĉu mi ne diris al vi! Je Herkulo! restu nur trankvila, alie li ekregos vin, ne vi lin.

— Saluton kaj honoron al la nobla armea tribuno kaj al vi, sinjoro! — parolis Chilo, enirante. — Estu via feliĉo egala al via gloro kaj la gloro vastiĝu tra la tuta mondo, de la kolonoj de Herkulo ĝis la limoj de l’ arsacidoj.

— Saluton, proklamanto de leĝoj de virto kaj saĝeco! — respondis Petronius.

Sed Vinicius demandis kun ŝajna trankvilo:

— Kion vi alportas?

— La unuan fojon mi alportis al vi, sinjoro, esperon, nun mi alportas certecon, ke la fraŭlino estos retrovita.

— Tio signifas, ke vi ne trovis ŝin ĝis nun?

— Jes, sinjoro, sed mi trovis, kion signifas la signo, kiun ŝi faris al vi: mi scias, kiuj estas la homoj, kiuj ŝin forkaptis, kaj mi scias, inter konfesantoj de kiu dio oni devas ŝin serĉi.

Vinicius volis saltleviĝi de la seĝo, sur kiu li sidis, sed Petronius metis la manon sur lian ŝultron kaj, turnante sin al Chilo, diris:

— Parolu plu!

— Ĉu vi estas tute certa, sinjoro, ke la fraŭlino desegnis al vi fiŝon sur la sablo?

— Jes! — eksplodis Vinicius.

— Sekve ŝi estas kristanino kaj forkaptis ŝin kristanoj.

Venis momento de silento.

— Aŭskultu, Chilo — diris fine Petronius. — Mia parenco promesis al vi grandan sumon da mono por retrovo de la fraŭlino, sed ne malpli grandan nombron da batoj, se vi volos lin trompi. En la unua okazo vi aĉetos nu unu, sed tri skribistojn,