Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Vi parolas, kiel Sokrato, sinjoro — respondis Chilo. — Kiu iam esploris kristanon? Kiu ekkonis ilian instruon? Kiam mi migris antaŭ tri jaroj el Neapolo al Romo (ho, kial mi ne restis tie!), aliĝis al mi homo, kuracisto, nomata Glaucus, pri kiu oni rakontis, ke li estis kristano, kaj malgraŭ tio mi konvinkiĝis, ke li estis bona kaj virta homo.

— Ĉu ne de tiu virta homo vi eksciis nun, kion signifas la fiŝo?

— Ne, sinjoro, bedaŭrinde! Envoje en unu gastejo iu frapis per ponardo la bonan maljunulon; lian edzinon kaj infanojn forkaptis sklavkomercistoj, kaj mi, defendante ilin, perdis tiujn ĉi du fingrojn. Ĉar tamen inter la kristanoj, kiel oni diras, ne mankas mirakloj, mi esperas, ke ili rekreskos.

— Kiel do? ĉu vi iĝis kristano?

— De hieraŭ, sinjoro! de hieraŭ! Tiu fiŝo igis min kristano. Vidu, kia forto tamen estas en ĝi! Kaj post kelkaj tagoj mi estos la plej fervora el fervoraj, por ke ili allasu min al ĉiuj siaj sekretoj, kaj kiam ili allasos min al ĉiuj sekretoj, mi ekscios, kie kaŝas sin la fraŭlino. Tiam eble mia kristaneco estos por mi pli profitdona, ol mia filozofio. Mi ankaŭ faris voton al Merkuro, ke se li helpos al mi trovi la forkurintojn, mi oferos al li du bovidinojn, egelajn laŭ aĝo kaj kresko, al kiuj mi ordonos origi la kornojn.

— Do via hieraŭa kristaneco kaj via antaŭa filozofio ne malpermesas al vi kredi je Merkuro?

— Mi ĉiam kredas tion, kion mi bezonas kredi, kaj tio ĉi estas mia filozofio, kiu devus plaĉi special al Merkuro. Malfeliĉe, vi scias, noblaj sinjoroj, kiel suspektema dio li estas. Li ne kredas al promesoj de eĉ senmakulaj filozofoj kaj preferus eble antaŭe ricevi la bovidinojn, dume ĝi estas grandega elspezo. Ne ĉiu estas tamen Seneca, kaj la elspezo ne estas por mi ebla, se etamen nobla Vinicius bonvolus, antaŭpage por la sumo, kiun li al mi promesis… iom…

— Nek unu obolon, Chilo! — diris Petronius — nek unu obolon? La malavareco de Vinicius superos viajn esperojn, sed nur tiam, kiam Ligia estos trovita, tio estas, kiam vi montros al ni ŝian kaŝejon. Merkuro devas krediti al vi la du bovidinojn, kvankam mi ne miras, se ne plaĉas al li tion fari, kaj mi rekonas en ĉi tio lian saĝecon.

— Aŭskultu min, noblaj sinjoroj. La malkovro, kiun mi faris, estas grandega, ĉar kvankam mi ne trovis ĝis nun la fraŭlinon, mi trovis la vojon, sur kiu oni devas ŝin serĉi. Jen