Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas neniaj ediktoj, kiuj ĝin malpermesus, la popolo ilin malamas, do ili devas esti singardemaj. Ursus mem diris al mi, ke ĉiuj senescepte kunvenos hodiaŭ en Ostriano, ĉar ĉiu volas vidi kaj aŭdi tiun, kiu estis la unua disĉiplo de Kristo, kaj kiun ili nomas Sendito. Kaj ĉar la virinoj egale kun la viroj aŭskultas ĉe ili la instruojn, tial el la virinoj forestos eble sole Pomponia, ĉar ŝi ne povus pravigi antaŭ Aulus, adoranto de la malnovaj dioj, kial ŝi forlasas nokte la domon, tamen Ligia, kiu estas prizorgata de Ursus kaj de la ĉefuloj de la komunumo, ho sinjoro, venos kun aliaj virinoj sendube.

Vinicius, kiu vivis ĝis nun kvazaŭ en febro, subtenata sole de la espero, nun, kiam tiu ĉi espero ŝajnis realiĝanta, eksentis subite tian senfortiĝon, kian sentas homo post superforta vojaĝo, ĉe sia celo. Chilo rimarkis ĉi tion kaj decidis ĝin profiti.

— La pordegoj estas, vere, gardataj de viaj sklavoj, sinjoro, kaj la kristanoj certe tion scias. Sed ili ne bezonas la pordegojn. Tibro ankaŭ ilin ne bezonas, kaj kvankam de la rivero al tiuj vojoj estas malproksime, valoras longigi la iradon, por vidi la „grandan apostolon”. Cetere ili povas havi milojn da rimedoj por transiĝi ekster la muregojn. Kaj mi scias, ke ili havas rimedojn. En Ostriano vi trovos, sinjoro, Ligian, kaj se eĉ, kion mi ne supozas, ŝi forestus, estos tie Ursus, ĉar li promesis al mi mortigi Glaucuson. Li mem diris al mi, ke li ĉeestos kaj ke li mortigos tie Glaucuson, ĉu vi aŭdas, nobla tribuno? Nun, aŭ vi iros post li kaj ekscios, kie Ligia loĝas, aŭ vi ordonos al viaj sklavoj kapti lin, kiel mortiginton, kaj havante lin en viaj manoj, vi havigos de li konfeson, kie li kaŝis Ligian. Mi faris mian taskon! Iu alia, ho sinjoro, dirus al vi, ke li eltrinkis kun Ursus dek kruĉojn da plej bona vino, antaŭ ol li havigis de li la sekreton; iu alia dirus al vi, ke li malgajnis mil sestercojn, ludante kun la ligo je scriptae duodecim aŭ ke li aĉetis la sekreton por du mil… Mi scias, ke vi redonus tion al mi duoble, sed malgraŭ tio, unu fojon en la vivo… tio estas, mi volis diri: kiel ĉiam en la vivo, mi estos honesta, ĉar mi ne dubas, ke, kiel diris la grandanima Petronius, ĉiujn miajn elspezojn kaj esperojn superos via malavareco.

Sed Vinicus kiu estis soldato kaj kutimis ne nur helpi sin en ĉiaj okazoj, sed ankaŭ agi, tuj ekregis la momentan malfortecon kaj diris:

— Vi ne disreviĝos pri mia grandanimeco, antaŭe tamen vi iros kun mi en Ostrianon.