Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pruvu al la homoj, ke vi ne ekzistas, ĉar tiam ĉiuj ĉesus oferdonadi al vi. Kun filozofoj oni prefere vivu en paco.

Tiel parolante kun si mem kaj kun Hermeso, li etendiĝis sur benko. Submetis sian mantelon su la kapon kaj, kiam la sklavoj forprenis la manĝovazojn, li endormiĝis. Li vekiĝis, aŭ pli ĝuste oni vekis lin, kiam alvenis Croto. Tiam li iris en la atrium kaj kun plezuro komencis rigardi la potencan figuron de la luktomajstro, eksgladiatoro, kiu per sia grandeco ŝajnis plenigi la tutan atrium. Croto jam estis interkonsentinta pri la prezo de la entrepreno kaj ĝuste li parolis al Vinicius:

— Je Herkulo! bone, sinjoro, ke vi turnis vin al mi hodiaŭ, ĉar morgaŭ mi iros en Beneventon, kien invitis min la nobla Vatinius, por ke mi tie antaŭ la cezaro luktu kun Sifax, la plej forta negro, kiun iam naskis en Afriko. Ĉu vi imagas, sinjoro, kiel lia vertebraro krakos en miaj brakoj, sed krom tio mi frakasos per la pugno lian nigran makzelon.

— Je Polusko! — respondis Vinicius — Mi estas certa, ke vi tion faros, Croto.

— Kaj vi bonege agos — aldonis Chilo. — Jes!… Krom tio frakasu lian makzelon! Ĝi estas bon ideo kaj inda je vi faro. Mi estas preta veti, ke vi frakasos lian makzelon. Dume tamen olivoleu viajn membrojn, mia Herkulo, ĉar sciu tion, ke kun vera Kakuso vi povas renkontiĝi. La homo, gardanta la fraŭlinon, kiun serĉas la nobla Vinicius, posedas laŭdire esceptan forton.

Chilo parolis tiel nur por eksciti la ambicion de Croto, sed Vinicius diris:

— Jes, mi ne vidis tion, sed oni rakontis al mi pri tiu ligo, ke kaptinte virbovon je la kornoj, li povas ĝin treni, kien li volas.

— Ho! — ekkriis Chilo, kiu ne imagis, ke Ursus povis esti tiel forta.

Sed Croto ridetis malestime.

— Mi devigas min, nobla sinjoro — forkapti per tiu ĉi mano, kiun vi ordonos, per la alia defendi min kontraŭ sep tiaj ligoj kaj alporti la fraŭlinon en vian domon, se eĉ ĉiuj kristanoj de la tuta Romo postkurus min, kiel kalabriaj lupoj. Se mi tion ne sekcesos, mi lasos min skurĝi ĉe tiu ĉi impluvium.

— Ne permesu al li tion, sinjoro! — ekkriis Chilo. — Oni komencos ĵeti ŝtonojn sur nin, kaj tiam kion helpos lia tuta