Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/162

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Mi ankaŭ bone informiĝis pri la vojo, kaj samtempe diris al Euricius, ke mi bezonas la signojn nur por miaj amikoj kaj mem mi ne iros, ĉar tio estas por mi tro malproksime, fine ke morgaŭ mi vidos la grandan apostolon, kiu ripetos al mi la plej belajn fragmentojn el sia parolado.

— Kiel do: vi ne iros? Vi devas iri! — diris Vinicius.

— Mi scias, ke mi devas, sed mi iros bone kapuĉkovrita, kaj mi konsilas al vi fari la samon, aŭ ni povas fortimigi la birdojn.

Baldaŭ efektive ili komencis sin prepari, ĉar ekstere jam iĝis krepusko. Ili prenis gallajn mantelojn kun kapuĉoj, ili prenis lanternojn; krome Vinicius armis sin mem kaj siajn kunulojn per mallongaj, kurbaj ponardoj, Chilo, plie, surmetis perukon, per kiu li provizis sin envoje al Euricius, kaj ili eliris, rapidante, por atingi la malproksiman pordegon Nomentanan ankoraŭ antaŭ ĝia fermo.