Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La vojo ŝajnis al li tamen longa. La ĉirkaŭaĵon li konis bone, sed en la mallumo li ne povis tie orientiĝi. Ĉiumomente ili trafadis jen iajn mallongajn pasejojn, jen partojn de muroj, jen iajn konstruaĵojn, kiujn li ne memoris apud la urbo. Fine la rando de la luno aperis el super amasiĝintaj nuboj kaj lumigis la ĉirkaŭĵon pli bone, ol la flagrantaj lanternoj. Io komencis fine brili de malproksime, kvazaŭ fajro aŭ flamo de torĉo. Vinicius klinis sin al Chilo kaj demandis, ĉu tio estas Ostriano.

Chilo, kiun la nokto, la malproksimeco de la urbo kaj tiuj figuroj, similaj al fantomoj, videble forte impresis, respondis per iom necerta voĉo:

— Mi ne scias, sinjoro, neniam mi estis en Ostriano. Sed ili povus glori Kriston ie pli proksime al la urbo.

Kaj post momento, sentante la bezonon paroli kaj plifortigi sian kuraĝon, li aldonis:

— Ili kunvenas, kiel rabistoj, kaj tamen ne estas al ili permesite mortigi, se nur tiu ligo ne trompis min malinde.

Sed Viniciuson, kiu pensis pri Ligia, ankaŭ mirigis tiu singardemo kaj sekreteco, kun kiu ŝiaj samkonfesantoj kunvenis, por aŭskulti sian ĉefpastron, li do diris:

— Kiel ĉiuj religioj, ankaŭ tiu ĉi havas inter ni siajn simpatiulojn, sed la kristanoj estas ja juda sekto. Kial ili kunvenas ĉi tie, se en Transtibro staras judaj temploj, kie en plenluma tago la judoj faras oferdonojn?

— Ne, sinjoro. La judoj estas ĝuste iliaj plej grandaj malamikoj. Oni diris al mi, ke jam antaŭ la hodiaŭ cezaro okazis preskaŭ milito inter la judoj kaj ili. La cezaron Claudiuson tiel tedis tiuj maltrankviloj, ke li ekzilis ĉiujn judojn, nun tamen la edikto estas nuligita. Sed la kristanoj kaŝas sin de la judoj kaj de la popolo, kiu, kiel vi scias, atribuas al ili krimojn kaj malamegas ilin.

Dum ia tempo ili tiris en silento, post kio Chilo, kies timo kreskis videble samgrade, kiel ili malproksimiĝadis de la urbo, diris:

— Revenante de Euricius, mi pruntis ĉe unu barbiro perukon kaj metis en la nazon du grajnojn de fabo. Ili ne devus min rekoni. Kaj se ili eĉ rekonos, ili min ne mortigos. Ili ne estas malbonaj homoj! ili eĉ estas tre honestaj homoj, kiujn mi amas kaj estimas.

— Ne favorigu ilin al vi antaŭtempe per laŭdoj — respondis Vinicius.