Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/174

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XXI

Ĉiu guto de l’ sango ektremis en la juna patricio je ŝia vido. Li forgesis pri la amaso, pri la maljunulo, pri la propra miro pro tiuj nekompreneblaj aferoj, kiujn li aŭdis, kaj vidis antaŭ si nur ŝin solan. Jen fine post la tuta penado, post la longaj tagoj de maltrankvilo, baraktado, ĉagrenoj, li retrovis ŝin! Unuafoje en la vivo li spertis, ke ĝojo povas ataki la bruston, kiel sovaĝa besto, kaj premi ĝin ĝis perdo de la spiro. Li, kiu ĝis nun kredis, ke Fortuno havas kvazaŭ la devon plenumadi ĉiujn liajn dezirojn, nun apenaŭ kredis al la propraj okuloj kaj al la propra feliĉo. Se tiu nekredo ne detenus lin, lia ekscitema naturo povus puŝi lin al iu malprudenta paŝo, sed li volis antaŭe konvinkiĝi, ĉu tio ĉi ne estas daŭrigo de tiuj mirakloj, kiuj plenigis lian kapon, kaj ĉu li ne sonĝas. Sed ĝi estis senduba: li vidis Ligian kaj apartigis lin de ŝi distanco de apenaŭ dekkelkaj paŝoj. Ŝi staris en plena lumo, do li povis ĝui ŝian vidon, kiom li nur volis. La kapuĉo deŝoviĝis de ŝia kapo kaj malordigis la harojn; ŝia buŝo estis iom malfermita, la okuloj levitaj al la apostolo, la vizaĝo aŭdosorĉita kaj ravita. En mantelo el malhela lano, ŝi estis vestita, kiel knabino el la popolo, Vinicius tamen neniam vidis ŝin pli belega, kaj malgraŭ la tuta penskonfuzo, kiu estiĝis en li, frapis lin kontraste al tiu preskaŭ sklava vesto la nobleco de ŝia mirinda, patricia vizaĝo. Amo trakuris lin, kiel fajro, amo grandega, miksita kun ia stranga sento de sopiro, adoro, kulto kaj pasio. Li sentis volputon, kiun kaŭzis al li la vido mem de ŝi, kaj ĝuis ĝin, kvazaŭ refreŝigan akvon post longa soifado. Starante apud la grandega ligo, ŝi ŝajnis al li pli malgranda, ol ŝi estis antaŭe, preskaŭ infano; li rimarkis ankaŭ, ke ŝi pli maldikiĝis. Ŝia vizaĝo estis preskaŭ travidebla; ŝi impresis lin kiel floro kaj animo. Sed tiom pli li deziris ekposedi tiun estaĵon, tiel diferencan de ĉiuj virinoj, kiujn li vidis aŭ posedis en Oriento kaj en Romo. Li sentis, ke li fordonus por ŝi ilin ĉiujn, kaj aldone al ili Romon kaj la mondon.

Li rigardus ŝin plue, ĝis senkonsciiĝo, se Chilo ne ektirus lin