Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/188

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tamen, tintante per la dentoj, li diris, aŭ pli ĝuste elĝemis:

— Sira! mi forestas… mi ne konas… ĉi tiun… bonan homon…

— Mi diris al li, ke vi estas hejme kaj ke vi dormas, sinjoro — respondis la sklavino — sed li postulis, ke mi vin veku…

— Ho dioj!… mi vin ordonos…

Sed Ursus, kvazaŭ senpacienciĝinte pro la prokrasto, proksimiĝis al la pordo de la cubiculum kaj, klininte sin, enŝovis internen la kapon.

— Chilo Chilonides! — li diris.

Pax tecum! pax, pax! — respondis Chilo. — Ho, plej bona el la kristanoj! Jes, mi estas Chilo, sed ĝi estas eraro… Mi ne konas vin!

— Chilo Chilonides — respondis Ursus — via sinjoro, Vinicius, alvokas vin, ke vi venu al li kune kun mi.