Mi estas feliĉa, Sinjorinoj kaj Sinjoroj, tial, ke mi povas, parolante
al vi pri Sro Spaak kaj lia teatra verko Kaatje, festi la nepran
kaj plenrajtan sukceson, kiun nialanda teatraĵo akiris ĉe vi. Oni
aljuĝis al mi nur kelke da minutoj por paroli al vi pri nia teatraĵaro,
sed mi esperas, ke dum tiuj malmultaj momentoj mi tamen sukcesos
sufiĉe montri al vi, kial nun, ĉi tie, en Bruselo, Sro Spaak triumfas.
Por komenci, ni kune konstatu, ke antaŭ kelkaj jaroj estis certe neverŝajne, preskaŭ neeble, ke belga verko estu prezentata pli, ol kelkajn tre malmultajn vesperojn.
Vi, la geaŭdantoj, tion kontraŭstaris kvazaŭ obstinege. Vi estis plenaj de antaŭjuĝoj, de duboj, de timoj. Vi fidis nek nin, la aŭtorojn, nek vin mem, la juĝantojn. Nur la francaj teatraĵoj allogis vin: ili estis plenumintaj la ekzamenon ĉe la kritikistaro en Parizo, kaj tio estis por vi garantio por aljuĝi al ili, viavice, scenejajn aŭ literaturajn meritojn.
Vi ne kuraĝis havi propran opinion.
Certe vi estis malpravaj, sed vi malpravis modere. Vi havis, kiel argumentojn, la kutimon kaj la ŝajnan saĝon. Ili estas du grandaj fortoj. Vi pensis, preskaŭ prave: La belge teatrarto nur reflektas, per senbrilaj speguletoj, la arton, kiu brilegas aliloke inter spegulegoj kaj torĉoj. Ĝi nin instruas pri nenio, kion ni ne jam konas, pro tio, ke la francaj teatraĵoj lumigas niajn scenejojn. Plie, ne nur la ideoj, la pensoj, la sentoj esprimataj estas la samaj