Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Tiel, vi eĉ ne legis ĝin? Oni povus ekpensi, ke vin tre malmulte interesas la sorto de via amiko.... Se vi al mi permesos, mi rigardos tiun ĉi leteron: povas esti, ke en ĝi ni trovos kion ajn atentindan.

—Ho, mi konsentas.... Esperanto—tio ĉi estas via specialeco.

Ĉielson profundiĝis en la legadon de la letero, dum la mastro per grandaj paŝoj mezuradis la ĉambron.

—Ba! tie ĉi la afero tuŝas persone vin, se vi volas,—ekkriis gaje la esperantisto, interrompante la legadon—tie ĉi estas parolo pri ia bela juna virino, videble via konata!....

Kiel do vi povis preterlasi tian leteron?

—Pri kia virino?—haltis mirigite Monblero.

—Jen vi vidas. Aŭskultu: mi tradukos al vi tiun ĉi leteron; ĝi estas tre interesa kaj mi eĉ ne atendis tian talenton ĉe nia komuna amiko....—kaj Ĉielson komencis traduki la leteron, kies enhavo montriĝis sekvanta:

„Kara amiko!

Pri mia vivo en N. mi nenion al vi komunikos, ĉar mi jam duan semajnon pasigas en somerloĝo en interspaco de ĉirkaŭ dek kilometroj de tiu ĉi urbo. Alveturinte en N., mi antaŭ ĉio faris vizitojn al la tieaj ĉi esperantistoj, en la nombro de kiuj mi renkontis certan sinjoron Marei, malnovan amikon de juneco de mia mortinta patro, kaj nun bonhavan tiean ĉi bienhavanton, alveturintan en N. por kelka tempo kun tuta sia familio. Malfacile estas priskribi al vi, kian bonkoran akcepton mi renkontis en lia domo. Mi estis treege karesita de la mastro kaj prezentita tuj al ĉiuj membroj de lia familio, invitita en tiu sama tago al tagmanĝo, poste al balo, donita de sinjoro Marei al liaj amikoj N—aj, poste mi devis doni la vorton ĉiutage vizitadi ilin, al tag-, aŭ vespermanĝo, kaj fine sinjoro Marei, elveturante sian bienon, proponis al mi veturi kune kun li je kelkaj semajnoj kaj ripozi en lia domo, ĉar miaj universitataj okupoj estos komencitaj ankoraŭ ne baldaŭ. Kompreneble, mi ne povis rifuzi al la bonkora mastro, kaj jen—mi spiradas nun per belega aero, saturita de bonodoro de rozoj; rajdadas aŭ