Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sia vivo li aŭdos nenian lingvon krom Esperanto. Al Esperanto li dankas sian naskiĝon, tiel same kiel mi al Esperanto dankas mian senfinan feliĉon, kiun mi neniam akirus, se ne la lingvo Esperanto kaj via ruzo, kiun mi en unu horo de kolero malbenis kaj kiun mi de tiam ĉiutage benas el la tuta koro. Venu al ni, por rigardi la novan esperantisteton kaj partopreni en nia ĝojo. Vivu Esperanto!

————————


Nun ni devas klarigi al niaj legantoj la enigmon. La legantoj memoras, ke laŭ la komisio de Ĉielson Siksten decidis iam altiri Monbleron al Esperanto, sed neniel povis tion ĉi atingi. Li plendis tion ĉi al Ĉielson.

—Eble vi ne agas lerte? eble alia persono farus tion ĉi pli bone? demandis Ĉielson.

—Jam alia persono provis, kaj la rezultato estis ankoraŭ pli plendinda ol ĉe mi. Monblero amis varme unu fraŭlinon, kiu efektive estis tute inda je lia amo. Oni povus antaŭdiri, ke ili ambaŭ prezentos iam tre feliĉan edzan paron. Fariĝinte esperantistino, tiu ĉi fraŭlino komencis altiradi ankoraŭ Monbleron al Esperanto; sed kiam li vidis, ke ŝi estas esperantistino, li baldaŭ malvarmiĝis por ŝi, kaj nun iliaj reciprokaj rilatoj tute interrompiĝis.

—Ĉu Monblero amis ŝin efektive? Ĉu li estas kapabla ami profunde kaj ĉu vi pensas, ke en ĉiuj rilatoj, krom Esperanto, li estus feliĉa kun ŝi?

—Jes, nenio alia konfuzus ilian reciprokan feliĉon. Li eĉ mem bedaŭris, ke „tia bagatelo kiel Esperanto“ forpelis lian feliĉon, sed li estas tro fiera, por cedi.

—Ĉu vi pensas, ke li neniam povus ami Esperanton?

—Ne, mi estas eĉ konvinkita, ke li povus esti tre varma esperantisto, se.... se ni nur povus rompi lian obstinecon kaj fierecon kaj inklinigi lin fari la komencon. Se li unu fojon fariĝos esperantisto, li estos jam ĉiam esperantisto varmega.

—Ha, tre bone! Ĉio estos farita! Per unu senkulpa ruzo ni atingos, ke Monblero fariĝos esperantisto kaj la