Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ellernante en unu universitato la matematikajn kaj naturajn sciencojn, li subite forlogiĝis per la propagandata de Flamariono ideo de interkomunikiĝo de la tero kun la loĝantoj de Marso, kaj li jam estis preta komenci la propagandon de tutmonda ligo de popoloj al la efektivigo de tiu ĉi penso; sed tuj ĉe la unuaj paŝoj li estis haltigita per malgrandega je unua rigardo cirkonstanco, kiu tamen ekstaris serioze laŭlarĝe de lia vojo.—Li sciis nur du eŭropajn lingvojn kaj dank’ al tio ĉi la energie komencita afera korespondado tuj haltis mem.

—Ho, kiel malproksimaj estas al ni la korespondoj kun Marso,—ekkriis li unu fojon en atako de plej granda ĉagreno—se ni ĝis nun ne povas kompreni unu alian!

Ne pensante longe, li decidis dediĉi du jarojn da laboro por la ellerno de la plej gravaj lingvoj eŭropaj. Kaj jen li kun propra al li energio prenas sin je la lingvoj, gramatikoj kaj vortaroj. Monotone iras la horoj de la laboro. La saĝo faras nenion, la fantazio kaj la kreemaj kapabloj estas subpremataj per la senfina ŝtuparo da sekaj, nelogikaj reguloj kaj per amasoj da esceptoj,—sed Ĉielson sidas obstine kaj observas ĉian paŝon de sia progresado. Li vidas en si ian malkapablecon, mallumiĝon de siaj spiritaj fortoj, sed lia energio ne falas; li povas senti kompaton nur por aliaj, por si do mem li estas senkompata.... Kaj jen en la tempo de tiaj okupoj al li unu fojon enfalas en la manojn malgranda broŝureto de Ŝlejer—„Volapük“. Ĝi estas la lingvo de l’ mondo, la lingvo, en kiu povas kaj devas paroli ĉiuj popoloj de l’ nordo kaj sudo, de l’ oriento kaj okcidento. Tiu ĉi ideo, kiel klara stelo, lumigas lian spiriton. For lingvaro, for vortaroj!.... Oni devas nur ellerni tiun ĉi lingvon kaj la problemo estos solvita, eltrovita estas la vojo por la korespondado de ĉiuj popoloj kun ĉia mondo.

Kun duobla energio prenis sin Ĉielson je tiu ĉi nova afero, kiu devis fari grandegajn servojn al lia kara ideo. Sed eĉ la plej forta forlogiĝo ne povis subaĉeti lian sanan kritikan sencon. La malnatureco de l’ Volapük falis al li en la okulojn de la unuaj paŝoj de la okupoj, kaj ĝia