Saltu al enhavo

Paĝo:Stefan Zweig, Ŝaknovelo.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

malgrava por la Gestapo, ĉar de tiam Hitler ekokupis Bohemion, kaj tial la kazo de Aŭstrio estis por li solvita. Tiel mi bezonis nur subskribi la ekziligan dokumenton kiu devigis min forlasi mian hejmolandon ene de dekkvar tagoj, kaj tiuj dekkvar tagoj tiel estis plenigitaj de la mil formalaĵoj necesaj por ke la iama mond-civitano vojaĝu eksterlanden – militaj dokumentoj, polico, impoŝtoj, pasporto, vizo, sanatestilo – ke mi ne havis tempon por pripensi pri la okazintaĵoj. Ŝajnas ke en mia menso agas misteraj reguligaj fortoj, kiuj aŭtomate malŝaltas tion kio povus esti peza kaj danĝera por la animo, ĉar ĉiufoje kiam mi volis repensi pri mia ĉelotempo, kvazaŭ estingiĝis en mia menso la lumo; nur post semajnoj kaj semajnoj, verdire nur ĉi tie sur la ŝipo, mi denove trovis la kuraĝon memori pri kio okazis al mi.

Kaj nun vi komprenas, kial mi tenis min tiel malĝentile kaj verŝajne nekompreneble rilate al viaj amikoj. Mi do estis vaganta nur tute hazarde tra la fumosalono, kiam mi vidis viajn amikojn sidi ĉe ŝaktabulo; mi sentis mian piedon nevole enradikiĝintan pro surprizo kaj timo. Mi fakte tute forgesis, ke oni povas ludi ŝakon ĉe vera ŝaktabulo kaj per veraj figuroj, ke ĉe tiu ludo du tute malsamaj homoj korpe sidas fronte unu al la alia. Mi verdire bezonis plurajn minutojn por memori ke tio, kion faris tiuj ludantoj, funde estis la sama ludo, kiun mi provis dum monatoj kontraŭ mi mem en mia malespero. La nombroj, per kiuj mi helpis min dum miaj teruraj ekzercoj, estis do nur anstataŭantoj kaj simboloj de tiuj eburaj figuroj; mia surprizo, ke tiuj figurmovoj sur la tabulo estis la samaj kiel miaj fantazie imagitaj ene de miaj pensoj, eble iom similis al tiu de astronomo, kiu antaŭkalkulis per la plej komplikaj metodoj sur la papero novan planedon, kaj efektive ekvidas ĝin en la ĉielo kiel blankan klaran konkretan astron. Mi fiksrigardis al la tabulo kvazaŭ magnete logita kaj tie vidis miajn diagramojn – ĉevalo, turo, reĝo, reĝino kaj peono kiel realaj figuroj ĉizitaj el ligno; por superrigardi la situacion de la ludo, mi devis nevole eliĝi el mia abstrakta mondo de ciferoj al tiu de movitaj figuroj. Iom post iom kaptis min la scivolemo observi tiun realan ludon inter du partneroj. Kaj tial okazis la malagrablaĵo, ke mi, forgesinte ĉian ĝentilecon, enmiksiĝis en vian ludon. Sed tiu fuŝa movo de via amiko trafis min kiel ponardobato al mia koro. Estis pure instikta sinteno, ke mi retenis lin, impulsa kapto, kiel oni sen pripensi retenas infanon kiu kliniĝas super balustrado. Nur poste mi konsciiĝis pri tiu kruda malĝentileco, kiun mi kulpis per mia urĝiĝo.»

Mi rapidis trankviligi dr-on B. kiel multe ni ĉiuj ĝojis danki la hazardon ke ni konatiĝis kun li, kaj ke por mi, laŭ ĉio kion li sciigis al mi, nun estas duoble pli interese, rajti rigardi lin dum la morgaŭa improvizita turniro. D-ro B. faris maltrankvilan geston.

«Ne, fakte ne atendu tro multe. Tio devas esti por mi nenio alia ol provo por mi... provo por scii ĉu... ĉu mi entute kapablas ludi normalan ŝakpartion, partion sur reala ŝaktabulo kun veraj figuroj kaj vivanta kunludanto... ĉar mi nun ĉiam plu dubis, ĉu tiuj centoj kaj eble tiuj miloj da partioj kiujn mi ludis, fakte estis laŭregulaj ŝakpartioj kaj ne simple estis iaspeca sonĝoŝako, febroŝako, febroludo en kiu, kiel ĉiam en sonĝoj, iuj mezaj ŝtupoj estis transsaltitaj. Vi esperinde ne serioze postulos de mi, ke mi aŭdacu defii ŝakmajstron kaj eĉ la unuan en la mondo. Kio interesas min kaj ekscitas mian scivolemon, estas la nura postmorta scivolemo, kontroli ĉu en la ĉelo temis pri vera ŝakludo aŭ pri sensencaĵo, ĉu mi tiam troviĝis tuj antaŭ aŭ jam trans la danĝera klifo – tio nur, kaj sole nur tio.»

El la fino de la ŝipo sonoris la gongo kiu vokis por vespermanĝo. Ni estis babilintaj preskaŭ du horojn – D-ro B. tre detale rakontis ĉion kion mi ĉi tie resumis –. Mi varmkore dankis lin, kaj disiĝis de li. Sed antaŭ ol mi atingis la fedekon, li jam aliĝis al mi kaj aldonis videble nervoze kaj samtempe balbute:

«Ankoraŭ unu aferon! Bonvolu tuj informi la sinjorojn, tiel ke mi ne sekve aspektu malĝentila: mi ludos nur unu solan partion... ĝi estu nenio alia ol la sumstreko sub malnova kalkulo – valoranta kiel fino kaj ne nova komenco... Mi ne deziras atingi duan fojon tiun dolorigan ludfebron pri kiu mi povas memori nur kun teruro... Kaj precipe... precipe la kuracisto tiam admonis... absolute admonis min. Ĉiu, kiu estas falinta en iun manion, ĉiam restas en danĝero, kaj kaze de ŝaktoksiĝo – eĉ kuracita – preferinde oni ne proksimiĝu al ŝaktabulo... Sekve vi komprenas – nur tiu provpartio por mi mem kaj nenio pli.»

Akurate je la interkonsentita horo, la tria, ni kolektiĝis la sekvantan tagon en la fumosalono. Nia rondo estis kreskinta je du pliaj amantoj de la reĝa arto, du oficiroj de la ŝipo, kiu liberigis sin mem de la ŝipservo por povi rigardi la turniron. Ankaŭ Ĉentovic ne igis atendi je si kiel en la antaŭa tago, kaj post la nepra kolorelekto komenciĝis la memorebla partio de tiu tute nekonata homo kontraŭ la famega mondmajstro. Mi bedaŭras, ke ĝi estis ludata nur por ni, absolute senkompetentaj spektantoj, kaj ĝia disvolviĝo estas same perdita por la analoj de la ŝakarto kiel la pianoimprovizadoj de Beethoven por la muziko. Tamen ni provis en la venontaj posttagmezoj kune rekonstrui la partion laŭmemore, sed malsukcese; verŝajne ni ĉiuj dum la ludo tro pasie atentis al la ludantoj anstataŭ al la disvolviĝo de la ludo. Ĉar la mensa kontrasto en la sinteno de ambaŭ kunludantoj fariĝis en la daŭro de la partio ĉiam pli korpe sentebla. Ĉentovic la spertulo restis dum la tuta tempo senmova kiel bloko kun la okuloj strikte kaj fikse direktitaj al la ŝaktabulo; cerbumado ŝajnis por li absoluta korpa streĉo, kiu necesigis ĉiujn liajn organojn je escepta koncentriĝo. D-ro B. fronte moviĝis libere kaj senĝene. Kiel vera diletanto, en plej bela signifo de la vorto, al kiu dum ludado donas plezurĝojon la ludado mem, li komplete malstreĉis sian korpon, babilis dum la unuaj paŭzoj, donante al mi klarigojn, ekbruligis cigaredon per malpeza mano kaj ĉiam nur rekte rigardis, kiam estis lia vico, dum unu minuto al la tabulo. Ĉiufoje aspektis kvazaŭ li atendis la movon de la kontraŭludanto anticipe.

La neeviteblaj malfermomovoj okazis sufiĉe rapide. Jam je la sepa aŭ oka movo ŝajnis kvazaŭ preciza plano disvolviĝas. Ĉentovic plilongigis siajn cerbumopaŭzojn; tiam ni sentis ke la vera batalo por la venko vere komenciĝis. Sed por diri la veron, la iompostioma disvolviĝo de la situacio same kiel ĉiu vera turnira partio signifis ian elreviĝon por ni laikoj. Ĉar des pli la figuroj intermiksiĝis en eksterordinaran ornamaĵon, ju pli nepenetrebla por ni fariĝis la situacio. Ni ne kapablis aserti ĉu unu aŭ la alia kontraŭanto havas la superecon, kaj kiu el ili ambaŭ vere troviĝas en plej avantaĝa situacio. Ni nur rimarkis ke la unuopaj figuroj ŝajnis kvazaŭ movitaj de leviloj por rompi la malamikan fronton, sed ni ne kapablis kompreni la strategiajn planojn en tiuj atakaj kaj defendaj movoj – ĉar ĉiu movo estis ĉiam antaŭkalkulita plurajn movojn antaŭe de tiuj altnivelaj ludantoj –. Al tio