Paĝo:Stettler - La Pariza Kongreso, 1932.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas tuj forigita, kaj ke jam de 1933 ekfunkciu nova organizo nur bazata sur la naciaj societoj. Per kia metodo estis efektivigita tiu decido, vidiĝas el protesto kiun subskribis la reprezentantoj de Nederlando, Ĉehoslovakio (2 societoj) Belgujo kaj Svislando, nome ke la propono estis disdonita en ne sufiĉa nombro da ekzempleroj ke ĉiu havu unu sub la okuloj, ke la teksto estis nur unfoje laŭtlegita, kaj ke oni eĉ ne pritraktis la apartajn artikolojn!

Estas interese konstati ke anstataŭ 34 societoj estis reprezentitaj en Parizo nur 19, el ili ne rajtis voĉdoni pro nepagado 4 societoj, plie mankis tiun tagon la Delegitoj de 2 pliaj landoj. Voĉdonis por la propono la nomitaj 5 landoj, detenis sin Belgujo kaj aliaj, kaj voĉdonis kontraŭ la 4 protestintoj.

La tuta aranĝo estis surprizo al ĉiuj tiuj Delegitoj, al kiuj la reĝisoroj de la afero ne estis montrintaj antaŭe sian planon.


Kion signifas tiu decido??

Fundamentan ŝanĝon de la ĝisnuna organizo, kaj, laŭ nia opinio, enpenetron de la naciismo en la internacian movadon, la regadon de certaj, grandaj naciaj societoj.

Por kompreni la nuntempon kaj estonton, ne estas alia rimedo ol lerni el la pasinteco. Jen kelkaj faktoj, plej mallonge skizitaj.

a) En 1905, la unua kongreso en Boulogne faris sian faman deklaron, ke Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Estas do rekonata en ĝi la simpla, tamen ripetinda vero, ke Esperantisto estas libera homo. — Antaŭ la kongreso jam ekzistis diversaj naciaj societoj, ekzemple la Svisa (fond. 1902). Post ĝi, ĝis la milito, fondiĝis la pli multaj aliaj. — Por la internaciaj bezonoj oni kreis Lingvan Komitaton, Kongresan Komitaton, kaj oficialigis la „Centran Oficejon” en Parizo. Tiu ĉi estis privata entrepreno de Generalo Sébert, kiu kondukis kaj, per grandaj oferoj, ankaŭ pagis ĝin. La „oficiala” internacia movada vivis