tiu evolucia periodo oni povas ĝenerale tre facile forigi nenormalaĵojn de la dentpozicioj, kiuj ofte tiel malhelpas la paroladon kaj la maĉadon. Ekzemple la forigo de tro longtempe restinta „laktodento“ (caninus) ordinare sufiĉas por meti en ĝustan lokon denton kreskintan nenormale. Dum tiu infanaĝo la lango kaj lipoj reguligas pli bone tiajn nenormalaĵojn, ol la plej komplikaj aparatoj tiu-celaj.
1. Ne lasu lumon fali sur la vizaĝon de dormantaj infanoj. — 2. Ne permesu al la infanoj direkti tro longe la okulojn al unu sama objekto. — 3. Ne permesu al ili lerni aŭ legi longtempe ĉe nebona aŭ trembrila lumo. — 4. Ne permesu al ili uzi librojn kun malgrandaj literoj. — 5. Ne permesu al ili legi en vagonaro. — 6. Ne kredu, ke kapdoloroj ĉiam devenas de malbona digestado; la okuloj ankaŭ povas kaŭzi kapdolorojn. — 7. Legante aŭ skribante, la infanoj devas ĉiudekminute rigardi momenton alten kaj tra la fenestro aŭ en la ĉambron, antaŭ ol ili ree direktas la rigardon al sia laboro. — 8. Lavu la okulojn de l’ infanoj almenaŭ unu fojon ĉiutage per pura akvo (sen sapo). — 9. Ne aĉetu okulvitrojn de iu ajn optikisto aŭ de vaganta vendisto, sed igu la