Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Elŝipiĝinte de Königswinter, mi tuj penetris en la montojn, kaj dum kelkaj tagoj mi vagadis laŭvole, de unu montsupro al alia.

Unu tagon, mi konatiĝis kun juna germana turisto, kiu ĉarmis min per sia interesa konversacio. Ni parolis pri ĉio tera kaj ĉiela; ofte li kantis belajn germanajn popolkantojn. Li aspektis malforta, kaj iomete nervema. Iafoje, lia pala vizaĝo kaj movemaj okuloj maltrankviligis min. Sed li ŝajnis tiel afabla kaj esprimis tiel bele siajn pensojn, ke mi daŭrigis kun li la piedvojaĝon.

Iun vesperon, li rakontis al mi ke, pro troa legado de teruraj fabeloj pri ruĝhaŭtuloj, li fumiĝis, en sia dek-kvina jaro, tre nervema kaj havis krizojn de melankolio kaj de furiozo!… Kompreneble, mi komencis nun maltranviliĝi, kaj singarde marŝis kiel eble plej malproksime de li.

Ni troviĝis en senhoma valo. Li povus freneziĝi kaj mortigi min. En la krepusko, la malluma valo aspektis tre malgaja. “Oportuna loko por krimo!” mi pensis.

Subite, la junulo haltis, kaj exploregis. “Kio estas al vi?” mi demandis. Li neniom respondis, sed nur konvulsie ploradis.

Mi rigardis lin, la krepuskajn montojn, la malluman arbaron, la malprenan vojon.

Nenia veturito, neniu homo vidiĝis. Jen mi estas en monta soleco, kune kun lunatiko, eble danĝera frenezulo.

Fine, post rea demando, li balbutis, palpetante ĉiujn poŝojn: “Mi perdis la monujon!… Kion mi faros? kiel mi veturos hejmen? pruntedonu al mi monon, mi petas, mi petas!”

Tio ŝajnis al mi iel malsincera, kiel mallerta teatra prezentado. Mi respondis seke: “Mi havas nur sufiĉe da mono por mia longa vojaĝo. Vi povos telegrafi al viaj gepatroj aŭ amikoj.”

Li ĉiam ploradis… Fine, li elpoŝigis – belan novan revolveron, kaj proponis vendi ĝin al mi… Mi rigardis fikse liajn okulojn, kaj ekparolis, severe, grave, kiel patro: “Estas malbona kutimo porti revolveron; precipe kiam vi estas tiel nervema kaj ekscitema. Remetu ĝin en vian poŝon. Mi, mi vojaĝis ĉie sen armilo, eĉ en sovaĝaj regionoj de Hispanujo. (Tioĉi estis mensogo). Remetu ĝin tuj en la poŝon.”