Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ANTAŬPAROLO.

La 31 an de Oktobro mi faris paroladon ĉe Eastbourne. Unu el la aŭskultantaro faris tre trafajn demandojn poste kaj mi insiste petis, ke li komencu la studadon de nia lingvo. Tiu aŭskultanto estis Sro. A. E. Styler ; kaj la fakto ke nun, post nur dumonata studado li povis verki la jenajn originalajn skizetojn sufiĉe montras, ke li sekvis tiun bonan konsilon.

Vere la fakto, ke la unua, kiu gajnas la Prezidantan Premion, estas nove varbita samideano de la urbo de nia nacia kongreso, estas tre kuraĝiga signo por la estonto.

Espereble ĝi instigos multajn aliajn sekvi en la bonaj vojoj de nia amiko, Sro. Styler.

H. BOLINGBROKE MUDIE.

Prezidanto de la Brita Esperantista Asocio.

Feb., 1913.

LONDONO.