dissonado de mia preĝo estis la aroganteco kaj la egoismo entenataj en mia penso, ke Dio indulgis Dotzky’on por plaĉi al mi, kaj en mia danko pro tio, ke ne mi ploras, sed nur la patrino de Schmidt kaj la fianĉino de Müller, kaj kvindek aliaj…
La saman tagon mi denove ricevis leteron de Arno:
„Hieraŭ okazis vigla batalo. — Bedaŭrinde — bedaŭrinde malvenko. Sed trankviliĝu, mia amata Marta, la proksima batalo donos al ni la venkon. Ĝi estis mia unua serioza afero. Mi staris meze de densa kuglohajlo — stranga sento!… tion mi rakontos buŝe — estas terure. La kompatindaj homoj; ili falas ĉirkaŭ ni, kaj oni devas ilin lasi kuŝantaj, malgraŭ ilia plenda ĝemado. — C’est la guerre ! Ĝis baldaŭa revido, karulino. Kiam ni diktos la kondiĉojn de la paco en Torino, vi venos kuniĝi kun mi. Intertempe onklino Maria bonvolu zorgi pri nia malgranda kaporalo.“
Se la riveco de tiaj leteroj estis la sunaj momentoj de mia ekzisto, la plej nigraj ombroj de ĝi estis miaj noktoj. Kiam mi vekiĝis el feliĉa, forgesiga sonĝo kaj rememoris la realaĵon kun ĝia terura ebleco, mi estis kaptita de preskaŭ netolerebla suferado, kaj mi dum horoj ne povis ree ekdormi. La ideo, kiu min tute posedis estis, ke Arno eble nun kuŝas en foso, ĝemante kaj mortante — petante guton da akvo — min sopire alvokante… La sola rimedo por min kvietigi estis, ke mi perforte imagis la scenon de lia reveno. Ĝi ja estis tiel same verŝajna — eĉ multe pli verŝajna, ol soleca morto — kaj nun mi imagis, kiel li rapidas en la ĉambron kaj kiel mi alflugas al lia koro — kaj kiel poste mi lin kondukas al Ruru, kaj kiel feliĉaj kaj ĝojaj ni ree povas esti kune…
Mia patro estis tre malĝoja. Unu malbona sciigo sekvis la alian. Unue Montebello, poste Maĝenta. Ne nur li — tuta Wien estis malgaja. Komence oni esperis, ke seninterrompaj sciigoj pri venko okazigos ornamadon de la domoj per flagoj kaj kantadon de Te deum; sed kontraŭe : la flagoj flirtadis kaj la pastroj kantadis en Torino… Tie oni diradis: „Sinjoro Dio, mi laŭdas vin, ke vi nin helpis, venki la malbonajn Tedeschi.“
„Ĉu vi ne opinias, paĉjo“ mi demandis „ke se nova malvenko okazus por ni, oni kontraktus pacon? Tiuokaze mi desirus ke…“
„Ĉu vi ne hontas tion diri? Prefere fariĝus sepjara, tridekjara milito. Estas necese, ke fine ni diktu la kondiĉojn de la paco. Pro kio oni do militiras, certe ne pro tio, ke ĉio baldaŭ finiĝu — alie oni povus resti hejme.“
„Tio ja estus plej bona“, mi ekĝemis.