Profundege emociita, mi malsupreniris la ŝtuparon. Mi decidis fari alian viziton al juna amikino, kies edzo kiel la mia estis sur la milita scenejo.
Mia vojo kondukis min tra la „Herrengasse“, preter la konstruaĵo, kie la patriota helpunuiĝo estis lokiginta siajn oficejojn. Tiam ankoraŭ ne ekzistis la „Ĝeneva Konvencio“ nek la „Ruĝa Kruco“, kaj kiel antaŭulo de tiuj humanaj institucioj fondiĝis tiu ĉi helpa unuiĝo, kies tasko estis, akcepti ĉiuspecajn donacojn kiel monon, tolaĵon, ĉarpion, ligaĵojn k. t. p. por la kompatindaj vunditoj, kaj transporti ilin al la loko de la milito. De ĉiuj partoj la donacoj sufiĉege alfluadis; oni bezonis tutajn magazenojn por ilin lokigi; kaj apenaŭ la diversaj provizaĵoj estis pakitaj kaj forsenditaj, kiam novaj ree amasiĝis.
Mi eniris; mi deziregis transdoni al la komitato la sumon, kiun mi havis en mia monujo. Eble ĝi povus alporti helpon kaj savon al iu suferanta soldato — kaj gardi lian patrinon kontraŭ frenezeco.
Mi konis la prezidanton. „Ĉu princo Colloredo ĉeestas?“ mi demandis la pordiston.
„Tiumomente ne. Nur la vicprezidanto, barono Suttner, estas supre. Li montris al mi la vojon al la loko, kie oni akceptis la mondonacojn. Mi devis trairi kelkajn ĉambrojn, kie sur longaj tabloj la pakaĵoj kuŝis, unu apud la alia. Amasoj da tolaĵoj, cigaroj, tabako — kaj precipe montoj da ĉarpio…“ Mi ekfrosttremis. Kiom da vundoj devos sangadi, por esti kovrotaj per tiom da ŝirita tolo? „Kaj tamen mia patro“, mi ree pensis, „deziris, ke por la bono de la lando la milito daŭru ankoraŭ tridek jarojn? Kiom multe da filoj de la lando tiam pereus pro siaj vundoj!“
La barono danke akceptis mian donacon kaj kompleze sciigis min pri la agadoj de la unuiĝo. Estis ĝojige kaj konsolige, aŭdi, kiom da bono fariĝis. Jen alvenis la poŝtisto kun leteroj anoncantaj, ke du puŝveturiloj plenaj je sendaĵoj el la provincoj estas transdonotaj. Mi sidiĝis sur sofon, por atendi la enportadon de la pakaĵoj. Sed oni ilin metis en alian ĉambron. Nun eniris tre maljuna sinjoro, kiu laŭ sintenado ŝajnis esti eksmilitisto.
„Permesu, S-ro barono“, li diris, eltirante sian leterujon kaj sidiĝante sur seĝon apud la tablo, „permesu, ke mi ankaŭ iomete kunhelpu en via bonfarado.“ Li prezentis bankbileton de cent guldenoj. „Mi konsideras vin ĉiujn, kiuj tion ĉi organizas, veraj anĝeloj… Vidu, mi estas ekssoldato (marŝalo-leŭtenanto Z, li enmetis, sin prezentante), kaj mi povas juĝi, kia grandega bonaĵo