Saltu al enhavo

Paĝo:The Esperantist - Aprilo 1905.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam Davdo refortikiĝis, la feino parolis kun li tiel aminde kaj sincere, ke li kuraĝis ŝin demandi por ke ŝi lin elŝtelis de liaj gepatroj, kaj kiu estis la infano tie forlasita anstataŭ li.

Ŝi klare kaj afable respondis: “Al ni feinoj ja estas permesite edziniĝi kun viroj. Se, dum la tuta vivo, la viro restas fidela, la feino ricevas senmortan animon. Ŝi povas elekti aŭ morti kun li, aŭ longan vidvinan vivon, lumigitan per la espero por eterna reunuigo. Fea edziĝo konsistas nur el manpremo kun kiso. Tia simpla ceremonio nur ligos honorulon. Feino, kiu sin degradis per amo por perfidulo devas necese penton fari per disŝiro de ĉiu ligo kiu ŝin memorigos de li.

Forlasite, mi devis forpeli mian idon, kaj, ĉar mi konis la bonecon de viaj gepatroj, mi anstataŭis al ili mian trezoron, kaj ŝtelis vin. Mi tion lastan faris, ĉar, laŭ niaj leĝoj, ĉiu feino devas varti infanon almenaŭ dum kvardek jaroj.

Mi sciis ke, kun ili, vi ne perdus la ĉe ni infusan bonecon. Vere feoj estas virtaj, sed tiu virto ne estas laŭdinda, ĉar ni ne povas senti malbonan deziron. Bonfari estas nia naturo, nia vivo mem. Homoj per feinoj nutritaj, per feoj instruitaj, devas fariĝi la plej granda beno de la homaro. Vi, karulo, estos la koro kaj la cerbo de viaj venkitaj Britoj. Vi vane ne vivos!

Apenaŭ resaniĝinta, Davdo volis iri hejmen sed ne povis. Laŭ fea leĝo, devas neniu homo felandon lasi veka kaj konscia. Tial estis dormante ke li portiĝis de vilaĝo en vilaĝon, de monto al monto, de kaverno en kavernon, por prediki la evangelion de rezignacio.

Malmultaj kaj malfortaj, la Britoj ne povos sukcese kontraŭstari al la barbaroj. Ili do devas cedi kvazaŭ al dekreto de Dio, devas servi senhonte la novajn regnestrojn, penadi ilin plibonigi kaj konverti al Kristo.

Davdo transportiĝis eĉ en Kimrujon, kie li trovis la pli militaman popolon pri kiuj la profeto Taliesin diris, ke, multon perdinte, ili ĉiam gardos sian sovaĝan landon kaj belan lingvon.

Al la Kimroj Davdo rekomendis virton, unuecon, kaj bataladon. Ĉirkaŭ la urbo de Merlino li vidis popolon preskaŭ feliĉan, tutfide kredantan en ilian profetinon. Pri ŝi ili diris: “Ŝi estas inspira virgulino, amata de Dio, de anĝeloj, de sanktuloj kaj de tiom da feoj, kiom homoj. Ŝi loĝas en la monteto de la profeto, klopodas pri lia domo atendas lian vekiĝon, legas lian libron, kaj klarigas al ni lian volon. Ni tute ne bezonas alian juĝanton, pastron aŭ reĝon, ol nia Vivieno.”