Paĝo:The Esperantist - Februaro 1904.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lokan Gazetaron. Ankaŭ estos bone, ke vi petegu la apogon de la diversaj Institucioj Literaturaj de la lokaĵo, kaj, aranĝinte la kunvenon, alsendu al ĉiu Sekretario, por dissemado inter la membroj, cirkuleretojn sciigantaj ĝian daton, lokon kaj celon.

Je la finiĝo de la parolado, invitu disputadon, kaj tuj anoncu la fondon de la nova Grupo (nature, la regularo, proponoj, k.t.p., devas esti antaŭe formulitaj), decidu pri la titolo de la Grupo, difinu ĝian celon, kaj elektu la registaro, k.t.p. Tion farinte petu al viaj aŭdantoj, ke ili tuj fariĝu membroj.

La abonpago devos esti tiel malgranda, ke ĝi ne fariĝu baro por malhelpi ies ajn aliĝon.

Ĉi tiuj estas la ĉefaj principoj, laŭ kiuj mi ekfondis la Societon, kies Hon. Sekretario mi estas; kompreneble ne sen havinto la valoran kunhelpon de la aliaj membroj (el kiuj konsistas la nuna Komitato), kaj ankaŭ tiun de la nelacigebla Hon. Sekretario de la Esperanto Klubo, la Redaktoro de tiu ĉi Gazeto.

Mi kore esperas, ke tiuj ĉi malmultaj rimarkoj utilos al samideanoj, kaj ke ili estu kuraĝigitaj por fondi Grupojn en tiaj regionoj, kie neniaj nun troviĝas.

H. W. Clephan.

LA NOVA JARO 1904.
Orginale verkita de CLARENCE BICKNELL, Kun Angla traduko.

Ĉu la Jar’ Nova povus esti
Sen kruco aŭ doloro?
Sen tim’ pro ia perd’ malĝoja
En tre proksima horo?

Ĉu estos ĝi de brila lumo
Sen unu ombr’ malbona?
Ĉu estos kampoj floroplenaj,
Kaj ĉiu flor’ fruktdona?

Sen dornoj estu la rozujoj
Sed rozoj plimultiĝu!
Pli bona ol komenco sia
La Nova Jar’ finiĝu!

Almenaŭ ĝi deviĝos porti
Progreson al la tero,
Ĉar DI’ al ni vidaĵojn novajn
Donacos de la Vero.