Paĝo:The Esperantist - Novembro 1903.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ESPERANTO

Unua vorto en unua artikolo de la unua ekzemplero de tiu ĉi Gazeto estas signifa. “Esperanto!” Espero estas la ŝlosilo de la tuta movado. Ni do esperas ke ni movadas. Ĉar ni esperas, ni eldonas tiun ĉi Gazeton, ni fondas Esperantistajn grupojn kaj ni faradas ĉion, kion ni povas, por disvastigi Esperanton en la mondo.

Esperantistoj ne utiligas maloptimistojn. Al “Giganto Malespero” Esperanto estas sigelata libro. Kaj Espero, kiel sia fratinvirto Fido, antaŭvidas je la estonteco, ridas je nepoveblecoj kaj diras “Ĝi devas fari.”

Kvankam Esperanto estas enradikata en kristanaj virtoj kaj lia idealo estas atingebla nur en malproksima estonteco, ĝi tamen estas unu el la plej simplaj kaj klare necesaj aferoj en la mondo. Ĝi estas tiel simpla kaj necesa ke ni miregas ke homaro nur nun elpensis ĝin. Nun estas neeble prokrastadi ĝian enkondukon, kiel necesega ilo por internaciaj interrilatoj.

La deknaŭa centjaro, pli faciliginte vojaĝojn, necesigis elpenson de internacia lingvo. La dudeka centjaro devas universaligi ĝian alprenon. Ĝis tiam kiam lingua franca aŭ universale akceptita helpanto lingvo estas alprenata de ĉiuj nacioj, la pliiĝo de internaciaj rilatoj estas ankaŭ pliiga laboro, ekkoleremeco kaj malkomprenecoj.

Diversaj provoj estas jam faritaj por doni similan ilon. Unu post la alia, ili malgrandiĝadis ĝis la nuna tempo, kiam Esperanto venkis. Estas kredeble ke, je kuro de aĝoj, homara saĝeco povus elpensi lingvon pli idealan ol Esperanto, sed ni ne povas atendi. Ni bezonas helpantan lingvon, kaj ni tuj bezonas ĝin. Kaj, ĉar per unanima konsento de ĉiuj el la plej kompetentaj aŭtoritatuloj, Esperanto estas la plej bona ŝlosillingvo ĝis nun elpensita; ĉar oni ne povas dubi ke ĝi estas multa la plej disvastigata kaj komprenata; ni invitas ĉiujn Geanglojn ellerni Esperanton.

Speciale ni skribis “ŝlosillingvon” ĉar estas necese je la komenco akcentegi la fakton ke nenia Esperantisto esperas aŭ deziras anstataŭi alian lingvon per la enkonduko de Esperanto. Neniu sonĝas devigi ĉiujn mondloĝantojn forlasi uzadon