Saltu al enhavo

Paĝo:The Esperanto Monthly - Aprilo 1913.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Max Sultzberger (Croydon's Grupo) Kanteto pri Steleto[1].

Kion do vi tie faras,
Bela, brila, eta stel',
Kiu alte supre staras,
Diamanto en ĉiel'?

Vi nin dolĉe alridetas
Kun trankvilo kaj mister';
Jen subite vi flametas,
Ruĝe, blue, en l' aer'!

Vi nin ĉarmas kaj ĝojigas;
Vi nin tuŝas en la kor';
Via lumo nin plenigas
De inspiro kaj fervor'.

Al feliĉaj vi parolas
Per kolora maltrankvil';
La plorantojn ekkonsolas
Via pura, blanka bril',

Ĉiu homo vin admiras;
Nin allogas via bel' ;
Ĉiam alten vi nin tiras,
Pli proksime de l' ĉiel',

Per radioj de espero
Brilu forte, kara stel',
Por ni homoj sur la tero,
ĉar vi estas ja anĝel'!

  1. Kantebla laŭ la irlanda melodio: The Last Rose of Summer