Ho, lando de lʼ patroj tre kara al mi
La lando de bardoj kaj dolĉ-melodiʼ.
Por vi patrujanoj kun amo en korʼ
Elverŝis vivsangon en glorʼ.
(Rekanto dufoje).
Kimro-landʼ kara vi estas al mi
Kun ondoj de lʼ marʼ ĉirkaŭe de vi
Vivadu la lingvo kun ni.
Kimrujo montlando de lʼ bardʼ paradizʼ
El ĉio elbrilas plenama devizʼ;
Al kimro fidela, aŭdiĝas kantetʼ
En ĉiu rivera ondetʼ.
Kaj malgraŭ invadʼ kaj premega suferʼ
La lingvo de lʼ patroj vivadas sur terʼ;
Neniam ekhaltis poeta la tonʼ
De lʼ bardoj, nek harpa la sonʼ.
Kimro amas sian lingvon
Tra lʼ tuta noktʼ.
Volas esti en Kimrujo
Tra lʼ tuta noktʼ.
Amas ĉiam siajn fratojn,
Siajn leĝojn, siajn morojn,
Siajn bravajn, fortajn avojn,
Tra lʼ tuta noktʼ.
Iru ni al hejmʼ kantante
Tra lʼ tuta noktʼ;
Nia lingvo estas ĉie
Tra lʼ tuta noktʼ.
Reĝu amo kaj frateco
Unueco kaj braveco
Do ni vivu en dolĉeco
Tra lʼ tuta noktʼ.
Ĉiam restu, ho! somerʼ
BluCielo super terʼ ;
Sunradioj briladantaj :
Birdoj de lʼ arbarʼ kantantaj :
Mil da floroj ridetantaj :
Ĉiam restu, ho! somerʼ.
Ĉiam restu, ho! somerʼ
Iru vintro for de lʼ terʼ.
Ke nenia malbonhoro :
Nek malgojo nek doloro :
Regu, en la homa koro :
Ĉiam restu, ho! somerʼ.
Ĉiam restu, ho! somerʼ
Tagʼ senfina sur la terʼ.
Mondo plena de beleea :
Kaj naturo de gajeeo :
Kun ni restu la juneeo :
Ĉiam restu, ho! somerʼ.
Dolora la koro, sen brilʼ la okulʼ
Ho, kie vi restas, amata karulʼ?
La knaboj atendas dum ĉiu momentʼ:
Forestas vi longe sen nia konsentʼ.
Revenu vi hejmen, hejmen al ni
La hejmo ne estas plu hejmo sen vi!
Vi ĉiam ja estas karulo por mi;
Pro vi nur sopiras la koro en mi;
Ho, venu hometon al bela valetʼ
Ni tui kontentiĝos en kara hejmetʼ.
Revenu vi hejmen, hejmen al ni
La hejmo ne estas plu hejmo sen vi!
Kruela batalo ekvokis vin for;
Kaj ofte bategas pro timʼ mia korʼ.
Batalo nun ĉesu! Al via edzinʼ
Revenu karulʼ, trankviligu nun min.
Ho, venu la pacʼ: ne estu vi sklavʼ ;
Nun ĉesu batalo, rompiĝu la glavʼ!