Paĝo:The Esperanto Monthly - Februaro 1919.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiel malĝojas mi
Sen terparcel'!
Kial sopiris ni?
Je terparcel'.
Nun, en somervesper',
Estas ĉiel' sur ter'.
Ho! estas bonafer',
La terparcel'!
Ĝoje foriras ni
Al terparcel';
Ŝatinda estas ĝi,
La terparcel';
Sed, en vespera hor',
Kial la brakdolor'?
Pro troa taglabor'
En terparcel'.

Estas en ĉiu tag'
Ĉe terparcel',
Rikolt', sen ia pag'
El terparcel';
Kial de nia kor'
Foriras la dolor' ?
Pro la trealtvalor'
De l'terparcel'.

Reĝas la vintro nun
En terparcel'
Ne brilas plu la sun'
Ĉe terparcel'.
Sed, en venonta hor',
Rekreskos plant' kaj flor',
Kun frukt' kaj bonodor'.
En terparcel'.

Estas fraŭlin’ en Alsaco
Ŝi multe ĝojegis pro l’ paco;
Ŝi estis kisata
De viro soldata
Kaj aŭdiĝis je mejloj la ŝmaco.

Charles S. Schleich