Paĝo:The Esperanto Monthly - Septembro 1919.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la akvon. Bedaŭrinde la tolaĵo ne laviĝas ! Ĝi estas kaj estos ĉiam malpura ĝis kiam kompatema junulino, tiel pura kiel estis la filino de la kastelanino, bonvolos helpi la iaman avaran, sed nun kompatindan, patrinon por lavi la tolaĵojn, la tukojn. Ĉar kiel puno pro ŝi avareco, ŝi estas kondamnita al tiu senfina kaj senrezulta lavado ! ĝis kiam iu helpos al ŝi ! Tiu, kiu estos tiel pura kaj kompatema kaj tuŝos la tukojn de la punata patrino fariĝos plie senmorta.

Do karaj fraŭlinoj amikinoj miaj, se iu el vi estas en tia stato, kaj deziras nemortemiĝi, helpu ŝin, estu kompatemaj !

Sed antaŭ ĉio, ŝparemo ne estas avaremo, ne konfuzu, kaj donu al la mortintoj la tutan respekton, kiu estas ŝuldata al ili !

***

Tiel finas kutime la rakontanto, duonŝerce duonserioze, kaj mi vetas, ke vi neniam scios, ĉu li ŝercas aŭ estas serioza !

E. F. Cense.
***

Ekstazajn ariojn plengorĝe laŭttrilis
La plume kovritaj kantantoj;
Al mi pezakora nenion konsilis
La paca peano; mi funde similis
Solecon de l' fruaj galantoj.

Kaj tie velkinta kaj dispremegita
Mi je la piedoj rimarkis
Floreton proksime de l' gloro spirita,
Kaj kvankam en koro urtiko subita
Min pikis, mi ne ĝin elsarkis!

Velkinta ĵus antaŭ ol vivi mature!
Velkinta en frua somero!
La pika urtiko streĉiĝis terure,
La koro elĝemis kaj supermezure
Velkiĝis en mi la espero !

Denove la kanto tre milde konsola
De l' birdoj en granda koncerto
Vibrigis l' aeron; ĝi estis simbola.
Mi vidis ke Dio ne lasas nin sola
Sur vasta, senhoma dezerto!