Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La senigitaj patro kaj filino estis rompitaj de malĝojo, kaj sin lasis al siaj maldolĉaj ploregoj. Tamen la sekvantan tagon, kiam la furioza eksplodo de malĝojo kvietiĝis kaj la propra spirito revenis al ili, ili faris tre koran servon de funebro kaj plorante sekvis ŝian ĉerkon ĝis la tombejo.

La vivado de tiam ŝajnis dezerta al la filino. Ŝia amo al la mortinta patrino ne malkreskis dum la tempo, kaj tiel viva estis ŝia memoro, ke ĉio en la ĉiutaga vivo, eĉ ekfalo de pluvo aŭ ekblovo de vento, revokis al ŝia koro la morton de la patrino kaj ĉion pri tiuj tagoj, kiujn ili kune travivis.

Unu tagon, kiam la patro forestis kaj la knabino estis sola okupanta sin per mastruma laboro, ŝia soleca sento kaj malĝojo fariĝis por ŝi netolerebla. Ŝi ĵetis sin planken en la ĉambro de sia mortinta patrino kaj ploregis ĝis ŝia koro rompiĝis. Ŝi sopiris je unu videto al la amita vizaĝo, unu sono de la voĉo ŝin vokanta, aŭ momenta forgeso de la doloro en sia koro. Subite ŝi stariĝis. La lastaj vortoj de la patrino eksonis tra ŝia memoro, kiu ĝis nun estis malklarigita de la troa malĝojo.

„Ho! kiam ŝi donis al mi la spegulon, ŝi diris, ke kiam ajn mi rigardos ĝin, mi estos kapabla ŝin vidi. Mi preskaŭ forgesis tion — kiom malsprita mi estis!“