Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Aldonaĵo: nimi ku suli pi pu ala
Noto de la tradukinto: Ĉi tiuj ne-puaj vortoj estas menciitaj de pli ol 40 % de la respondintoj en esplorenketo, kiun Sonja faris en la tokipona komunumo. Vi povas mem elekti laŭ via propra stilo kaj prefero, ĉu vi volas uzi ilin. Se vi ŝatas la minimumismon de la pua stilo, vi povas bone elturniĝi sen la ĉi-subaj vortoj. Kaj aliflanke, se iuj aŭ ĉiuj el la vortoj plaĉas al vi, vi povas uzi ilin sciante, ke plejparto de la tokiponistaro komprenos vin senprobleme.
epiku | mojosa, mirinda |
jasima | reflekti, renversa |
kijetesantakalu | lavurso, musteloidoj |
kin | ankaŭ, cetere |
kipisi | dividi, fendi, tranĉi, dividaĵo, tranĉo, parto |
kokosila | krokodili (paroli alian lingvon ol Tokiponon en tokipona medio) |
ku | interagi kun Toki Pona Dictionary (libro de Sonja Lang) |
lanpan | (for)preni, (ek)kapti, ŝteli |
leko | kvadrato, kubo, bloko, ŝtupo, briko |
meso | averaĝa, modera, meza, mezgranda, mezkvalita, ordinara |
misikeke | medikamento, kuracilo, kuraci, pilolo, medicina |
monsuta | timiga, timigaĵo, monstro, timinda sovaĝbesto, demono, maltrankviliga |
n | hm, nu |
namako | aldona, aldonaĵo, spico, salo, ornamaĵo, bonuso, kroma, speciala |
oko | okulo, vidkapablo |
soko | fungo |
tonsi | neduuma, neduumulo, genre nekonforma persono, transgenrulo, interseksulo |