Paĝo:Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Por dokumenti tiajn evoluojn Sonja Lang decidis eldoni duan oficialan libron de Tokipono en 2021, kies titolo estas Toki Pona Dictionary (tokipona nomo: lipu ku). En la komenca parto de la libro ŝi skribis:

“Pasis sep jaroj ekde la eldono de la unua oficiala libro. Tokipono estas vivanta lingvo, do ankaŭ Tokipono: La lingvo de bono estu vivanta dokumento. Mi donu kelkajn klarigojn, korektojn kaj kritikojn.”

En ĉi tiu eldono vi trovos ĉiujn tiujn rimarkojn de Sonja en piednotoj, markitaj per la vorto ku (kiu signifas “interagi kun la libro Toki Pona Dictionary”). Mi aldonis pli da “ku-a enhavo” al la libro, por ke esperantistoj ne maltrafu la plej bonajn partojn de la dua oficiala libro de Tokipono, kiu estas havebla nur en la angla. Sur paĝo 148 estas listo de la plej oftaj kaj konindaj vortoj el la vortara parto de lipu ku, kiuj ne estas instruitaj en ĉi tiu libro, kaj sur paĝo 99 estas unu el la du belaj originale tokiponaj poemoj, kiuj estas presitaj en la dua libro.

Mi ankaŭ verkis tokiponigon de fama zamenhofa poemo, kolektis du pliajn tekstojn verkitajn de esperantistaj tokiponistoj, kaj en kelkaj lokoj mi aldonis pli da klarigaj piednotoj, kiuj espereble estos utilaj aŭ interesaj al vi.

Mi esperas, ke ĉi tiu libro povu helpi vivteni longedaŭran amikecon inter la du planlingvaj komunumoj, al kiuj mi apartenas, kaj kiuj estas karaj al mi. Sed eĉ pli mi esperas, ke la ĉarma, eta lingvo de ĉi tiu libro povu doni ankaŭ al vi iom da amuziĝo kaj “poneco”.

o pona!

jan Pensa