Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
IV.

Eliseo turnis fermilon—estas nefermite. Li malfermis pordon kaj trairis vestiblon. La ĉambra pordo estis malfermita. Maldekstre estas forno; rekte—ĉefa angulo; en ĝi estas sanktobildujo, tablo; apud tablo—benko; sur la benko sidas maljunulino, kun nekovrita kapo, nur en ĉemizo, metis la kapon sur la tablon, kaj apud ŝi—knabeto malgrasa, pala, sed la ventro estas dika; li ŝirpinĉas la maljunulinon je maniko kaj mem ploregas, petas ion. Eliseo eniris en la ĉambron. En la ĉambro malbonodoras. Li rigardas: post forno, sur subplafona bretlito kuŝas virino, vizaĝo malsupren, nur ronkas kaj jen etendas piedon, jen fleksas. Ŝi skuiĝas, kaj malbona odoro iras de ŝi; videble ŝi malpuriĝis sub si kaj neniu estas, kiu ordigus ŝin. La maljunulino levis la kapon, ekvidis homon.

— Kion, ŝi diras, vi bezonas? Ni havas, homo, nenion.

Eliseo komprenis, kion ŝi parolas, aliris al ŝi.

— Mi, li diras, eniris por trinki.

— Neniu estas, kiu alportus. Nenio estas, kion preni. Iru.

Eliseo komencis demandi.

— Ĉu neniu sana estas ĉe vi, por ordigi la virinon?

— Neniu estas, la mastro mortis sur korto, kaj ni estas ĉi tie.

La knabo komence eksilentis, ekvidinte fremdulon; sed kiam la maljunulino ekparolis, li denove ekkaptis