Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

noj komencis plori laŭtvoĉe, kaj viroj, kiuj estis pli malfortaj, komencis kuradi en la ŝipo, serĉi lokon. Timo ĉirkaŭprenis ankaŭ Efimon, li nur ne montris sian timon: kie li sidiĝis, veninte, sur planko, apud maljunuloj el Tambova gubernio, tie li sidis tutan nokton kaj duan tutan tagon; nur li tenis siajn sakojn kaj parolis nenion. Trian tagon la maro trankviliĝis. Kvinan tagon oni albordiĝis al Konstantinopolo. La pilgrimantoj, kiuj elŝipiĝis, ekiris rigardi Sofian Katedralon, kie nun turkoj posedas. Taràsoviĉ ne elŝipiĝis, sidis tutan tempon en ŝipo. Haltano daŭris dudek kvar horojn; poste denove oni ekveturis laŭ maro. Ili haltis ankoraŭ apud urbo Smirno, apud alia urbo, Aleksandrio, kaj bonstate atingis urbon Jafon. En Jafo estis elŝipiĝo por ĉiuj pilgrimantoj: ili devis iri sepdek verstojn ĝis Jeruzalemo piedire. Homoj estis tre timigitaj ĉe elŝipiĝo: la ŝipo estis alta, kaj oni ĵetas homojn de la ŝipo malsupren en ŝipeton, kaj la ŝipeto balanciĝas, estas facile maltrafi la ŝipeton; du homoj malsekiĝis, sed ĉiuj elŝipiĝis bonstate. Homoj elŝipiĝis kaj ekiris piedire; kvaran tagon homoj atingis Jeruzalemon. Ili haltis ekster urbo, en rusa hotelo, enregistris pasportojn, tagmanĝis, ekiris kun la pilgrimanto al sanktaj lokoj. Ankoraŭ oni ne estis allasantaj al ĉerko de Sinjoro. Ili ekiris komence al matena diservo en patriarka monaĥejo, preĝis, starigis kandelojn. Ili rigardis eksteraĵon de Kristreviviĝa preĝejo, kie estas Sinjora ĉerko mem. Tiom da konstruaĵoj estas ĉirkaŭ la preĝejo, ke la preĝejo mem estas preskaŭ nevidata. Unuan tagon ili vizitis nur monaĥinan ĉambron de Mario