Saltu al enhavo

Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

restigis nur por reveni hejmen. Kaj Efimo ekiris reen al hejmo. Li atingis Jafon, enŝipiĝis, alveturis Odeson kaj ekiris piedire hejmen.

XI.

Efimo iras sola per la sama vojo. Li estis jam alproksimiĝanta al hejmo, la zorgo denove atakis lin, kie oni vivas hejme sen li. Dum jaro, li pensas, multe povas okazi. Tutajn jarojn oni ordigas hejmon, sed por ruinigi ĝin, necesas nelonga tempo. Kiel la filo faris aferojn sen li, kiel la printempo komencis, kiel la brutaro pasigis la vintron, kiel oni konstruis la domon? Efimo atingis la saman lokon, kie pasintan jaron li disiris kun Eliseo. Ne eble estas ekkoni popolon. Kie antaŭ unu jaro la popolo mizeris, nun ĉiuj vivas en malmanko. Bona estis rikolto. La popolo ordiĝis, kaj oni forgesis antaŭan mizeron. Efimo aliras vespere al la sama vilaĝo, kie pasintan jaron Eliseo postrestis. Apenaŭ li eniris la vilaĝon, knabineto en blanka ĉemizo elsaltis el-post dometo: Aveto, aveto, haltu ĉe ni. — Efimo volis preterpasi, sed la knabineto ne lasas, ekkaptis baskon, tiras al la dometo kaj mem ridas.

Eliris sur peronon ankaŭ virino kun knabeto, ankaŭ invitas, — eniru, aveto, por vespermanĝi, pasigi nokton. Efimo haltis. — Nu tiuokaze interalie, lipensas, mi demandos pri Eliseo: ŝajnas, li haltis tiam por trinki apud la sama dometo. — Efimo eniris; la virino demetis de li la sakon donis al li sin lavi, sidigis al la tablo. Ŝi alporfis lakton